Enkonduko en muzikon

Felix Mendelssohn Bartholdy

Felikso Mendelssohn Bartholdy naskiĝis en Hamburgo, Germanio, la 3-an de februaro de 1809, kaj mortis en Lejpzigo la 4-an de novembro de 1847.

Lia familia etoso estis banka, artisma kaj intelekta, do li kreskis en privilegiita socia tavolo en Berlino. Lian duan nomon, Bartholdy, prenis lia familio kiam ili iĝis kristanoj kaj ĉesis esti judajm en 1816.

Li studis pianon kun Ludoviko Berger kaj teorion muzikan kaj komponarton kun Zelter, kreante sian unuan pecon en 1820. Poste, sekvis multego da sonatoj, koncertoj, simfonioj por kordoj, pianaj kvaropoj kaj kantoj, kiuj rivelis lian pligrandiĝantan mastrecon pri kontraŭpunkto kaj formo muzika. Aldone al familiaj vojaĝoj kaj elstaraj vizitantoj ĉe liaj gepatroj (Humboldt, Hegel, Klingemann, Marx, Devrient), aliaj influoj inkluzivis la poezion de Goethe (kiun li konis en 1821) kaj la tradukojn de Ŝekspir, kiujn oni povas noti en lia plej bela muziko de tiu ĉi periodo, kiel la vasta Okopo, verko 20-a, kaj la viva, poezia oberturo al Sonĝo de Nokto de mezsomero, verko 21-a.

Lian valoron kiel direktoron oni ankaŭ rimarkis de 1829, kiam li gvidis la unuan ludadon de la Pasio laŭ Sankta Mateo, de Johano Sebastjano Baĥ, ludite de la Kantakademio de Berlino, fakto tiu, kiu promociis la modernan kulturadon de la muziko de la majstro de Ajsenaĥ.

Li koncertumis laŭ Britio kaj Italio en 1829 kaj 1830, kaj vizitis Parizon kaj Londonon (de 1831 al 1833). Li poste gvidis en Duseldorfo ĝis 1835, ĉefe oratoriojn de Georgo Handelo. Inter la ĉefaj muzikverkoj de tiu epoko estas la Hebridoj, la Piana Koncerto en sol minora, La Unua Nokto de Walpurgiso, kaj la Itala Simfonio, kiun vi nun aŭskultas, kiun li premieris en Londono en la jaro 1833.

Lia plej granda sukceso kiel orkestra direktoro kaj muzika organizanto okazis en Lejpzigo, kie li gvidis de 1835 ĝis 1847 la Orkestron Gewandhaus, promociante kaj historiajn kaj modernajn verkojn de Baĥ, Beetoveno, Veber, Ŝuman kaj Berljoz, kaj ankaŭ li fondis kaj gvidis la Konservatorion de Lejpzigo de 1843.

Li komponis ĉefe dum someraj ferioj, kaj produktis la Oberturon de Ruj Blas, renovigitan version de Himno al laŭdo, la Simfonion Skotan, la nun plej faman Violonan Koncerton (verko 64-a), kaj sian bonegan Triopon por piano en do minora (1845). Dume, lin dungis la reĝo kiel ĥormastron en Berlino, kie li verkis tre altkvalitan porokazan muzikon, ĉefe por Sonĝo de Nokto de Mezsomero (1843).

Liaj ebloj kiel organizanto de festivaloj igis, ke oni daŭre serĉis lin por tio, kaj sekve li vizitis Anglujon dek fojojn, antaŭ lia frua morto, kiam li estis nur 38-jaraĝa, kiun oni funebris internacie.

La muziko de Mendelssohn montras influojn de ideoloj klasikaj, sed ankaŭ tiujn de Baĥ (teĥnikon fuĝan), de Handel (ritmojn, harmoniajn progresiojn), de Mozarto (trajtojn dramajn, formojn, tekson), kaj de Beetoveno (teĥnikon instrumentan), kvankam de 1825 li disvolvis propran stilon sian. Vere lia romantikismo venis de lia majstra uzo de ekstermuzikaj stimuloj. Lia frua emo opera venis klare de Mozarto, sed ĝin li ne disvolvis, ĉar li interesiĝis pli pri oratorioj.

Nu, nur mi aldonu, ke ne estas sekreto, ke la muzikon de tiu germana majstro mi amas multe, ĉu ne? :-)Eble nun vi povas kompreni kial.


Muziko: Simfonio itala, de Felikso Mendelsohn Bartoldy.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 22-an de decembro de 2002.

Laste datumigita je la 27-a de decembro de 2002.

Al La Faraono Kajero 56 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Al Statuto de SAT