Por la legantoj de «Kajero de la Sudo», kiel Senatano, mi provos klarigi, kio estas la Esperanta Civito (poste EC). La tasko ŝajnas grandioza, sed krome, mi postulis, ke mi faros tion sen uzi tro da abstraktaj nocioj, iom pli simple, kvankam ne traktante simplan temon.
Iom da historio: la unua teksto aperinta en Literatura Foiro 170, decembro 1997, nomiĝis la Kvintezo. Al tiu platformo aliĝis pluraj esperantistaj establoj. Reprezantante ilin, la unua Forumo por la EC diskutis che KCE Chodefono (CH), aŭgusto 1998, kaj redaktis proponon de Pakto por la EC aperontan en LF 175, oktobron 1998. Tiun tekston aprobitan de la dua Forumo por EC en Karlovovaro (CZ), julio 1999, en laborkunsido gvidata de Ivo PEYRAULT, sekvis projekto de Konstitucia Charto de la EC. En Sabloneto (IT), la tria Forumo aprobis kaj promulgis tiun ĉarton, en kunsido gvidata de Kreŝimir BARKOVIĈ. La unua sesio de la Parlamento de la EC okazis en Loklo (CH), februaro 2002, unue kunsido de la Forumo, kaj poste de la Senato.
La esperantaj gazetoj ne multe raportis pri tiu longa procezo, kaj nun, jes, ekzistas la EC. Ghi naskas multajn demandojn kaj surprizajn reagojn. Pluraj esperantistoj alparolis min tiel : «Ĉu ni vere bezonas la EC-on? Ĉu niaj nunuaj asocioj ne sufi-ĉas?» Do, asocio ne estas civito. La EC iam fariĝos internacia jura objekto. Tio montras, ke Esperantio, kiu ĝis nun vivis pere de asocioj, maturiĝas kaj iras al plia ŝtupo. Aliaj diris, post la legado de la Ĉarto: «Tro da leĝoj, da regularoj, tio estas diktaturo!» Nu, ĉu en via lando, eĉ ne diktatura, ne regas leĝoj, por ebligi kunvivadon? Agnoskante tiujn leĝojn, oni agnoskas, ke Esperantio estas komunumo da homoj, kiuj bezonas ilin por kunvivi en sia hejmo, ne plu en tiu «Far West», kie oni arogas al si permeson aĉe konduti, kiel li/ŝi ne farus en sia propra loĝloko. En la Maja numero de Sennaciulo (1163), Gary MICKLE asertas, ke «La Civito ne estas unikaĵo. Unu esperantista ‘ŝtato’ jam ekzistis ...» Mi bedaŭras refuti tiun diraĵon, sed la EC estas nek ŝtato, nek teritorio. Bonvolu elekti la taŭgajn vortojn ... Aliaj opiniis : «Flago, kaj himno, kaj festotago, ĉu tio ne estas ridinda afero?» Al tiuj, mi montru, ke ni jam ĉion havis delonge, kiel tradiciajn kulturerojn ellaboritaj de nia Historio.
Vere, ni trapasas gravan momenton, kiam ni ekkonscias, ke Esperanto estas parto de nia propra identeco, kiun ni devas, ne nur flegi, sed fiere montri. En la Senato mem, ekestis debato por difini, kio estas la civitaneco. Rezultis tiom da opinioj kiom da Senatanoj. Laŭ la politika partio (verda, ruĝa, blanka) oni havis malsimilan komprenon, kaj ankaŭ laŭ la personeco. Ne gravas. La EC ekzistas, kiel oficiala organizacio, kapabla rilati kun aliaj oficialaj organizacioj, ĝi evoluos, kaj laŭ mia espero, ĝi utilos al ĉiuj esperantistoj kaj al Esperantio.
Muziko: Ĵigo, irlanda popoldanco.