La venontan numeron ni publikigos la kandidatiĝojn al ni prezentitajn por voĉdonado pri la nova estraro de HALE. Notu, ke mankas nur kelkaj tagoj, por sendi ilin al Prezidanto de HALE, aŭ al la redaktoro de Kajeroj el la Sudo.
Pro la abunda materialo prikongresa en ĉi tiu numero, mi ne povis meti la kutiman ĉapitron de La Faraono, de Boleslaŭ Prus, laŭ la traduko de Kabe. La venontan numeron mi klopodos meti du por kompensi la avidan leganton.