Informoj de la Prezidanto

Estimataj samideanoj:

La prezidanto parolas

Vivo de asocio estas balotado: jen vivo. Asocio nedemokrata ne havas liberan balotadon, sed en Hale okazas malsame al tio. Ĉi tiu estraro opinias, ke finas sia periodo, kaj pro tio, ke ĝi ne tenas povon, sed emon servi HALEanojn, mi ilin alvokas partopreni la proksimiĝantan balotadon. Jen la tempoj:

  1. Prezentado de kandidatoj ĝis la 1-a de Oktobro de 2002.
  2. Balotado perkoresponda de la 2-a de oktobro ĝis la 1á de novembro de 2002.
  3. Prezentado kaj ekfunciado de la nova estraro la 1an de decembro de 2002.

Ni havas la laboron fari nombradon pri nia asocio, kreskigi ĝin, igi nian revuon eĉ pli solida, kvankam ĝi jam estas tia, ĉar ĝin oni vaste kaj abunde legas en Interreto, malgraŭ la malgranda nombro da abonantoj al papera versio. Pli ol okcent legadoj faras ĝin, laŭ mia opinio, flagŝipo de la esperanta laboristaro en Hispanio.

Pri mono, ni havas sufiĉe por vivi dum la venontaj tri jaroj, kaj okazas, ke ni havas apenaŭ modestajn enspezojn: sole la kotizojn al nia surpapera bulteno. Ĉu ses eŭroj estas tiom multe da mono, ĉu la modesteco de tiu kvanto malestimigas nian magazinon, tio restas netaksate, ĉar ni ne intencas artefarite kreskigi la kotizon celante plivalorigi la bultenon aŭ la asocion, kiu ne estas riĉula sed laborista. Aldone, ni per tio pruvas, ke asocio povas vivi sen granda enspezoj. Riĉigas nin, aliflanke, polemikoj. Kontraŭ tio, ke kelkaj kamaradoj plendas pro tio, ni trovas, ke asocio, kie ne estas variaĵo opinia, kie polemiko kaj diskuto estas fremdoj, ja suferas pro tro religieska trajto. Neniu dogmo regas nin, do malsamopinio nature venas kaj venos, kaj kontrasto da opinioj lumigas kaj espereble lumigos nian vojon ankoraŭ tre longe. Agi male signifus, ke HALEanoj sopiras al asocio religia. Por tio ne staras ĉi tiu estraro. Se HALEanoj deziras ŝanĝi tion, ili nepre profitu la okazon kaj ekstarigu kaj elektu alitipan estraron.

Altestime kaj bonkore,

Johano
Kandidatiĝo 2002:
La subskribanto sinprezentas al posteno de Prezidanto de HALE por la venonta periodo 2002-2006 kun la sekvanta oficaro:
Prezidanto:_____________________________________
Vicprezidanto:_____________________________________
Sekretario:_____________________________________
Kasisto:_____________________________________
Redaktoro de la bulteno:_____________________________________
Rimarko: la kandidatiĝo devas esti ĉe la sekretario la 1-an de oktobro de 2002.

Al legita artikolo Kajero 54-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Fanfaro estas alternativa orkestrigo de studo 29-20-a de Fernando Sor.
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 26-an de aprilo de 2002.