Babilu Esperantlingve pere de la reto!
aŭ historio de unu el la babilejoj de GIEB
("Granda Interligita Esperanto Babilejaro")

Saluton! —estas la unua esperantlingva vorto kiun mi lernis antaŭ iom pli ol du jaroj (''mi'' - 21jaraĝa studentino). Mi eklernis Esperanton vizitante kurson de la Esperanto-klubo en mia urbeto - Tihvin, Rusio. Kiel verŝajne multaj komencantoj, mi suferis pro la manko de la esperant-lingva komunikado. Mi tiam ankoraŭ ne ekhavis Esperanto-amikojn, ne partoJulinka Litvinova parolas pri sia Kareliaprenis aranĝojn kaj malaktive partoprenis vivon de la loka klubo.

Kaj kiel onta lingvoinstruisto mi bone scias ke ja nur komunikado helpas plibonigi parolkapabloj en iu ajn lingvo.

Mi uzis diversajn retajn serĉilojn por trovi esperantlingvajn librojn, informojn, kantojn ktp., multe legis sed daŭre ne havis eblecon paroli, mem esprimi pensojn kaj ideojn en Esperanto.

Iam mi bonŝance trovis Esperantan Korespondan Servon (EKS), kien mi tuj enmetis propran anoncon. Ekde tiam mi ekhavis multajn interesajn korespondamikojn el diversaj partoj de la mondo, kio estis mirinde por mi. Certe korespondado ege helpis pli bone lerni la lingvon, sed, verdire, daŭre mankis komunikado en reala tempo, ja legi kaj respondi retmesaĝojn mi povis kun la helpo de la vortaro - kies helpo estus malutila dum dialogo kun esperantisto, renkontiĝo, aranĝo.

Vesperon telefonis al mi nekonata esperantisto. Li diris ke li estas ĵurnalisto el Afriko, Senegalio, kaj informis ke li verkas momete artikolon pri vivo de studentoj el diversaj landoj. Li telefonis al mi por demandi pri mia studenta vivo. Kiel vi komprenas iom trokostas telefona intervujo inter Afriko kaj Rusio, do li proponis ke ni renkontiĝu en iu reta babilejo ĉar tiel estus malpli koste kaj samtempe facile eblos registri kaj demandojn kaj respondojn.

Post tri malsukcesaj provoj (ni forgesis pri tempdiferenco kaj teknike por mi malbone funkciis foraj babilejoj, kiujn li proponis) ni finfine renkontiĝis en rusa babilejo. Evidente, li ne parolis la rusan kaj havis problemojn uzante babilejon, kiu estis kreita por ruslingvanoj. Tiu historio donis al mi ideon: devas ekzisti babilejo por esperantistoj, facile atingebla, sen iu ajn registrado kaj kun ĉiuj subskriboj kaj reguloj en Esperanto.

Sed (konfesu mi) mi estas tre malsperta komputilisto, do mem mi ne kapablis krei ion bone funkciatan. Tiam mia amiko - Uhr (Aleksandr) (bedaŭrinde ĝis nun ne esperantisto) decidis ke reta babilejo por esperantistoj povos esti bona donaco por mi. Do, li dum iom da tempo programis ion sekrete de mi kaj poste li montris al mi unuan varianton. Mi facile esperantistigis malmultajn vortojn kiuj aperis en la enireja paĝo, sed evidentiĝis ke supersignoj tute ne montriĝis tie. Li neniam antaŭe spertis programadon de la supersignoj kaj plus li tre volis ke ni du povu paroli tie ruslingve. Unue li memstare provis solvi tiun problemon, poste petis min demandi iun el esperantistoj pri tiu problemo. Jes, kelkaj homoj rapide repondis sed ili ja repondis esperant-lingve kaj mi tute ne spertis tradukadon de la teknikaj tekstoj. Tiam mi devis trovi vortaron de komputilaj terminoj kaj tradukis por mia amiko. Finfine la trian de marto 2000 en la reto aperis babilejo "Por Esperantistoj''! Mi senfine testis ĝin. Mi invitis miajn korespondamikojn babili tie kun mi kaj ĝuis paroladon en reala tempo. Do, unue estis babilejo nur por mi kaj miaj konatuloj. Po iomete amikoj reklamis ĝin, ligiloj al ĝi aperis en multaj retpaĝoj kaj la babilejon ekvizitis mutaj esperantistoj. Ekde komenco ĝi ne estis tiom populara kiel nun kaj la enireja paĝo havis ligilon al la paĝo ke eblis elŝuti ''avertan programon'' (se iu eniris babilejon ĝi informis vin pri tio kaj vi povis babili).

Jen la babilejo: babilantoj de Usono, Jordanio kaj Hispanio parolas pri Ejdo kaj Ramadan'.

Iom post iom la babilejo evoluis. Mi studas kaj laboras kaj havas tempon nur vespere sidi ĉe komputilo, sed mi tre volis scii kiu vizitis la babilejon kaj pri kio parolis tage (jes, ina scivolemeco verŝajne). Mia amiko facile solvis tiun mian deziron. Li ekaperigis arkivon. Ĉiuj povas uzi libere legi arkivon. Komencantoj (kaj tiuj kiuj ne kuraĝas partopreni babiliadon) uzas ĝin por vidi ekzemplojn de ĉiujtaga parolado.

Post kiam jam multaj homoj de tempo al tempo vizitis babilejon, ne restis loko por ruslingva babilado inter mi kaj Uhr —kiam ni ekparolis ruslingve kompreneble esperantistoj koleriĝis. Do, ekaperis privata ĉambro.

La babilejo situas ĉe la rusa Respubliko Karelia (http://lendir.karelia.ru/chat/), do rapide ekhavis nomon Karelia*. Kiam homoj babilas rete. ili ne vidas unu la alian - do, la plej simpla ideo - krei ''galerion de babilemuloj'' ekaperis en la kapo de Sencay. Ideo kreskis kaj post iom da tempo joosteto transprenis, kaj faris la nunan paĝon kaj ankaŭ moderigis babilejon. Nuntempe li kaj Miĥil teknike prizorgas babilejaron kaj dank' al iliaj programkapabloj multaj esperantistoj konatiĝis rete antaŭ realaj renkontiĝoj (aŭ eĉ trovis kunvojaĝantoj por kune veturi al iuj aranĝoj).

Krom rekta uzado de la babilejo - interpadolado, ĝi ankaŭ jam kelfoje uziĝis por reklami nian karan lingvon. Dum la unuaj prezentadoj de la lingvo, antaŭ iuj kursoj por pruvi ke la lingvo vaste uzeblas, eblas montri al interesiĝantoj realtempan komunikadon de esperantistoj el kontinentoj/landoj.

Saluton! - diras ĉiu kiu eniras Interligitan babilejon kaj ekkomencas babili. Estu ankaŭ vi unu el ni- babilemuloj'!

Julinka Litvinova
REJM-komitatano pri eksteraj rilatoj, A-komitatano de TEJO
(Reĝino de la Babilejo, titolo, kiun mi recevis de la afabla franco ;-)

Al legita artikolo Kajero 53-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Alla marcia estas parto de la simfonia suite Karelia, verkita de fina muzikisto Jan Sibelius, kaj midigita de Gary Goldberg.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an de januaro de 2002.