Graveco de tablaturo

Tablaturo estis maniero skribi muzikon antaŭ modernan manieron inventis Guido d'Arezzo dum la 10-a jarcento. Tamen, ambaŭ metodoj kunvivis dum centoj da jaroj.

Aŭskultante la vorton tablaturo (aŭ cifero), klasika gitaristo averaĝa furiozas aŭ malestime taksas ĝin kiel malaltaĵon, taŭgan nur por ignorantoj, aŭ almenaŭ simplaĉuloj. Sed malgraŭ ilia korinklino, la plej grandaj majstroj de la pasinto verkis tablature, kaj ne nur tiam, kiam oni ne povis uzi alian rimedon. Ni pensu pri Ĝon Doŭland (John Dowland) en Anglio, Ludoviko Ronkali (Ludovico Roncalli) en Italio, Pieg' Datajnjant (Pierre d'Attaignant) en Francio, aŭ Lŭis Milan' (Luys Milán), Antonjo Kabezon' (Antonio Cabezón) aŭ Gaspar Sanz en Hispanio. Multe da homoj hodiaŭ konscias pri tio, ke regi gitaron _ same kiel iun ajn alian instrumenton muzikan _ postulas ĉeesti konservatorian klason, kaj se oni persistas sufiĉe, oni finfine sukcesos ludi verkojn de Fransisko Tarego (Francisco Tárrega), Fernando Sor, Maŭro Ĝuljiani (Mauro Giuliani) kaj multaj aliaj grandaj majstroj de la pasinto aŭ de la estanto. Tamen, multas tiuj, kiuj neniam ĝenos sin iri al konservatorio. Ĉion, kion ili deziras, estas ludi kelkajn kantojn kaj ĝui gitaron en sia libertempo. Ili ne celas esti profesiuloj, sed ili estas ekzakte tiuj aficionados, amatoristoj aŭ muzikamantoj pergitaraj, kiuj igis ĉi tiun la plej popola instrumento en la mondo. Al tiuj homoj vere povas utili tablaturo, kaj se ili trovas muzikludadon sufiĉe altira, post lerni ĝin la transiro al solfao estos tute natura kaj sentraŭma. En tablaturo estas ses linioj anstataŭ kvin, kiun oni vidas en solfao. Ĉiu linio estas unu kordo de la gitaro, de supro al malsupro de tiu plej akuta _ unua _ al tiu malpleja _ la sesa _ . Tio ne estis ĉiam tiel.

Dum Renesanco kaj Baroko, oni uzis nur tablaturon por ljuto kaj klavinstrumentoj. Tiu tablaturo por ljuto havis tri variantojn ĉefajn: francan, italan kaj hispanan. La francan, uzatan inter la jaroj 1500 kaj 1800, oni konsideris tiutempe la plej praktika kaj kun plej granda repertuaro. Ĝi havis kvin horizontalajn liniojn, kiuj reprezentis la ordojn (aro da kordoj samsonantaj) sur kiuj oni skribis literojn de b al k por indiki sur kiu trasto oni devas fingropremi. La literon a oni rezervis por la kordo aera, tio estas, kiam neniu fingro premas ĝin. Daŭro da sono estis relativa, kaj oni indikis ĝin per figuroj, kiujn oni metis super la diagramo. La malsupra linio reprezentis la plej malakutan kordon, kaj la aliajn reprezentis la aliajn kordojn laŭ iliaj muzika alteco.

Hispanan kaj italan tablaturojn oni uzis de 1500 al 1650 (kvankam oni trovis manuskriptojn postajn al tio, kiel tiu, kiun Santjago de Mursja verkis en 1732), kaj la diferenco inter ili estis, ke la alteco de la kordoj estis reprezentata inverse, tio estas, la plej supra kordo estis linio la plej malakuta kordo. Aldone, en la hispana tablaturo, anstataŭ literojn, oni uzis ciferojn, kaj sekve oni konis ĝin en Hispanio kiel ciferon anstataŭ tablaturon. Ludoviko Milan' estis la sola komponisto, kiu sekvis la francan kutimon reprezenti la malakutajn kordojn malsupre, kaj la akutajn supre, kvankam li uzis ciferojn anstataŭ literojn. Ludoviko Milan' estas la plej fama tablaturisto de sia tempo, kaj se vi legas ĉi tion en Interreto, vi nun aŭskultas sian Pavanon 6-an, preskaŭ Sarabandon, kiu estis danco malpermesita tiutempe.


Al legxita artikoloAl Gvardamaro ~ Al kongresoj. ~ Al legota artikolo

MEL kurso ~ Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Pavano, preskaŭ Sarabando, de Ludoviko Milan', muzikisto valensja de de la 16-a jarcento.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 11-an de novembro de 2001.