La kongreso de San Javier, HEF 60-a

Monumento al Esperanto Sepdek kvin esperantistoj partoprenis la 60-an Kongreson de la Hispana Esperanto Federacio en sunbrilaj urboj San Javier kaj Santiago de la Ribera, apud la Malgranda Maro.

Dum tiuj tri tagoj, oni inaŭguris la novan Placon Esperanton, Miguel Gutiérrez Adúriz gvidis seminarion pri Eldonado de libroj, revuoj kaj bultenoj per komputilaj rimedoj, kaj estis kurso de Esperanto, gvidata de Celso Sánchez Sánchez, kiu ankaŭ prelegis pri Diskriminacio pri lingvo.

La Ĝenerala Asembleo okazis dimanĉon, la 24-an de junio, kaj tie oni decidis, ke HEF ne kongresumos en Verona (Italio) en aŭgusto de 2002. Anstataŭe, oni kunvenos en Teruel ĉirkaŭ la ponto de majo. Ankaŭ je tiu asembleo oni decidis reelekti la nunan estraron de HEF unuanime.

Tuje post la asembleo, mi diris prelegon pri La sindromo de Babelo, en la hispana, kies esperantan enkondukon estas en paĝo 20-a. Mi inkluzivos la esperantigitan tekston en la venonta numero de Kajeroj el la Sudo.

La kongreso daŭris tri tagojn: de la 22A ĝis la 24-a de junio, kaj okazis en la Centro Civita de Parko Almansa. Estis postkongreso dum tri pluaj aliaj tagoj, en kiuj kelkaj partoprenantoj larĝe vizitis la Aŭtonoman Komunumon de Mursjo. Tomas Ortiz Substrekindas la laboro, kiun faris Tomaso Ortiz García kaj Vicente Sánchez Lumbreras, kiu eĉ kreis Tut-Tera-Teksaĵan paĝon, kiu informis pri la kongreso de kelkaj semajno antaŭ ol tiu okazis, kaj kiun oni ankoraŭ povas konsulti je Vicente http://www.60kongreso.50megs.com/. La paĝo estas en Esperanto kaj la hispana, franca, germana, kataluna, angla, rusa, itala kaj portugala. Interese estas, ke la surpapera versio de tiu paĝo estas la Kongresa Libro. Je paĝo 28 oni trovas interesan artikolon, Biografio de Esperanto: de Zamenhof al Codorníu, kiun Vicento Sánchez Lumbreras kompilis baze de verkoj de José Luis Pérez Óvilo (Esperanto de Zamenhof al Kodorniu) kaj NormanBerdichewski (Patrino de lingvoj).

Ĝis Teruel!

Honto, mi diris ~ Kajero 51 | Kajeroj~ Enkonduko en muzikon
Muziko: La Espero, de Menil, laŭ vortoj de Zamenhof.

Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 27-an de aŭgusto de 2001.