Ni jam konas du akordojn: do kaj sol. Tiu lasta estas la akordo de dominanta, ĉar tiu noto, sol regas aŭ dominas (el dominus, mastro, en la latina) la tonon de do. Sed estas alia akordo utila, tiu de subdominanto, tiel nomita, ĉar oni faras ĝin per la noto antaŭa al dominanta, kiu estas fa. Do, jen la akordo: fa-la-do. En la apuda diagramo oni povas vidi manieron konstrui ĝin per gitaro: la dika nigra baro reprezentas la indeksan fingron, kiu devas premi la tutan kordaron flankeflanken, dum la dua fingro devas premi la trian kordon je la dua trasto, kaj la tria kaj kvara fingro devas premi la kvaran kaj la kvinan je la tria trasto. Nun ni nur bezonas glitigi la dikan fingron de nia dekstra mano laŭ la kordaro por ke akordo de fa sonu.
Per ĉi tri akordoj ni povas akompani preskaŭ ĉiun kanton. Ekzemple, tiun mastran verkon de Franz Grüber, Nokto Silenta, kiun vi nun aŭdas, se vi legas ĉi tion en Interreto. Je la piedo de ĉi paĝo vi trovas la akompanon al tiu ĉi melodio, kune kun la diagramoj de la koncernaj akordoj aŭ pozicioj. Tiujn notojn kies plikoj signalas suben oni devas frapi per la dika fingro dekstra, kaj la aliajn per la indeksa, meza kaj ringa fingroj.
Sed trovi tiujn notojn en la gitaro povas esti komplika, sed se ni scias tiun, kiu noto estas ĉiu kordo malferma (sen premi ĝin per maldekstra fingro), kaj tion, ke ĉiu trasto plialtiĝas ĝin po duono da tono, ni trovos ĉiun noton.
Venontfoje mi klarigos pri malnova metodo por faciligi tion.