Liberigo, de Karl May, en Esperanto.
Recenzoj

Karl May

En Germanujo nun aperis libro de la plej ŝatata germana verkisto Karl May ankaŭ en Esperanto. La entuteurope famaj libroj de Karl May nun jam aperis en multaj lingvoj, sed ĝis nun ankoraŭ ne en Esperanto. Nun oni faris tian tradukadon kaj la titolo de la libro nomiĝas Liberigo. La eldonejo nomiĝas Karl-May-Verlag.

Kvankam la romanoj de la mondfama verkisto Karl May ofte agis (ludis) en la okcidenta parto de Usono (tiam temis pri indianoj kaj blankuloj) siaj romanoj ne estas konataj en Usono. Kvankam en la libroj de Karl May okazas multaj bataloj kontraŭ indianoj au banditoj, la verkisto ĉiam instruas la pacon kaj amikecon inter la diversaj popoloj. Mi ne scias ĉu Karl May en sia vivo sciis pri Esperanto, sed liaj intencoj estis la samaj. Liaj aventuroj, kiujn li rakontis en siaj romanoj (kaj longtempe li ja asertis, ke ili estas veraj!), nur estis eblaj, ĉar li asertis ke li multaj lingvoj scipovas. Sed la vera vereco estas bedaŭrinde alia. Preskaŭ neniu regas tiom da lingvoj kaj dialektoj. Pro tio mi asertas, ke la revoj pri amikecoj en la tuta mondo, pri kiuj Karl May raportis, nur estis elpensitaj, sed per Esperanto mi vere povas havi geamikojn en la tuta mondo! En mia vivo venis unue Karl May, kiu vekis en mi la revon al amikecoj en multaj landoj, kaj poste venis Esperanto; per ĝi mi povas praktiki vere mian revon!

Se vi volas scii pli pri ĉi tiun libron, vi povas viziti paĝon en interreto.

Ankaŭ ekzistas internacia Karl-May-societo. Ĝi ankaŭ ofertas informojn pri Karl May en Esperanto (sed ankaŭ en la angla). La Esperanto-parton oni povas trovi.

Bernhard Maurer
http://www.fen.baynet.de/~ea1448

Recenzoj ~ Kajero 45 ~ Kajeroj~ PDFª versio (paĝo 12ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 8-an de januaro de 2000.