Recenzoj

Obĵetoj kontraŭ milito kaj militismo

Ĉiu mezklerigita persono ja scias pri Leo Tolstojo, tiu mirinda verkisto rusa, kies verko Milito kaj paco ni ĉiuj jam legis, kaj ankaŭ eble vidis per tiu mastra filmigo de King Vidor de la jaro 1956-a kaj aktorigita de Henri Fonda kaj Odri Hepburn. Kamaradoj, kiuj lernis pri la historio de la movado esperantista, ankaŭ aŭdis pri Leo Tolstojo, pri lia famega duhora lernado de Esperanto, kaj pri lia morda plumo. Obĵetoj kontraŭ milito kaj militismo prezentas Leo Tolstojo lian idearon pri milito kaj paco, kiun generis lia profunda religieco, kiu igis lin denunci falsan religion katolikan kiu benas mortigontan caran armeon. Li radiografias per tiu ĉi libro la respondecon de ĉiu socitavolo, kaj konkludas, ke

Por ke milito malaperu, oni ne bezonas internacian leĝon, arbitrajn tribunalojn, konferencojn aŭ kongresojn: nur sufiĉas, ke oni liberiĝu el mensogo, el sorĉismo, kiu malklarigas vidon pri aferoj. Sufiĉas nur, ke tiuj homoj al kiuj milito tute ne utilas kaj kiu konsideras sian partoprenon krima, ne militos, kaj ĉio estos farata. (paĝo 98-a).

Je paĝo 104-a oni aŭskultas pli sennaciisman muzikon:

Vekiĝu, fratoj miaj! Ne auskultu tiujn mizerulojn, kiuj venomigas vin ekde via infaneco per spirito diabla de patriotismo, kies nura celo kuŝas pri elrabo de viaj posedaĵoj, de via digneco kaj de via libereco. Ne aŭskultu tiujn malnovajn subaĉetulojn en religiaj vestoj kiuj predikas militon nome de Dio, de iu dio kruela kaj venĝema kiu estas ilia propraĵo, ĉar ili inventis lin.

Post kiam oni legis tiujn paĝojn de Leo Tolstojo, oni komprenas, ke li ja havis sufiĉe da enmovo por lerni Esperanton plej rapide kiel eble.

La libro estas publikigita de Lípari Ediciones kaj enhispanigita elruse de Carmen de Burgos. Estas bedaŭro, ke neniu ankoraŭ esperantigis ĝin. La libro vere indas legiti ĉe ni.


Recenzoj ~ Kajero 45 ~ Kajeroj~ PDFª versio (paĝo 12ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 8-an de januaro de 2000.