Muziko

Mi ŝatas virinojn

Nia malkovrilo ĉi foje estas omaĝo al virino, al ĉiuj virinoj el la mondo.

1 2 3

Mi ŝatas virinojn
el tuta la ter',
mi ŝatas virinojn,
jen mia mizer'.
Mi ŝatas ridante,
plorante, dormante,
kisante, batante,
en ĉia sinten'.
Ludante kun ili
min plenas feliĉ',
mi petas, virinoj,
ke vi venu al mi.

Mi havas belamantinon
kaj dum ŝi diras karul'
mi sidas ĉe superlimo
de la kompleta plezur'!
Kiel vera ombro ŝia
estas mi al karulin'
eĉ se mi malproksimiĝu
neniam mankos al ŝi.

Kelkaj virinoj, kiujn mi sxatas.

Min plaĉas virinoj
el ĉiu kolor'
Min plaĉas virinoj
jem mia valor':
Ĉu pola, ĉu latva,
maroka aŭ jida,
usona aŭ rusa,
elekti, angor'!
Ĉu azteka, meteka,
hispana, japana,
la ĥina, la finna,
argentina, sahrina,

3 4 5

iraka, somala,
tanzana, rumana,
aŭ madagaskara...,
vi venu al mi!
Ĉu toga, ĉu estona
, alĝera, izraela,
ukraina, sveda,
dana aŭ nikaragva...
Mi ŝatas virinon
por ludi kun mi,
vivu la virinoj
de ĉiu naci'!

Mi ŝatas virinon,
ho, ve al mi!
min plaĉas virino
el ĉiu meti':
la policistino, advokatino,
la kelnerino, aŭ sindikatino;
ĉu verkistino, meĥanikistino,
akuzistino, akuŝistino,
purigistino, oficistino,
laboristino pri ĉiu meti'.
Mi ŝatas virinon,
ho, ve al mi!
Vivu la virinoj
el ĉiu meti'!

Kelkaj virinoj, kiujn mi sxatas.

Barba Bardo


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 40ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo.

Noto.- Tio ĉi estas nur la melodio de kanto de Antonio Molina, hispana kantisto, Me gustan los niños (mi ŝatas infanojn), kies vortoj mi ŝanĝis, kompreneble.