Per Frato Javo ni kontraŭstaris melodion kaj harmonion. La unua estas simpla kanto, kaj ĝi estas la plej malnova formo de muziko. Harmonio estas kanto farita de du aŭ pli diversaj melodioj samtempaj. Je la 3-a mezuro de Frato Javo aperis dua voĉo per ripeto de tio, kion ni ĵus aŭskultis, kreante tiel duopon (tradicie nomita duo); kaj je la kvina mezuro aperas denove novan voĉon, kiu kreas kune kun la aliaj kantantaj voĉoj triopon (trio). Por ke la tuto sonu bele, ne ĉiu noto povas soni samtempe kiel iu ajn alia. Kiujn notojn bezonas oni kunigi por ke la tuto sonu bele estas la studcelo de Harmonio. Ni revenos poste al tio ĉi en nia kurso.
Homaj voĉoj estas: soprano, kontraŭalto (kromnomita simple alto), tenoro kaj baso. La du unuaj estas kutime virinaj; kaj la du lastaj, viraj. Sed tre ofte oni ankaŭ uzas mezvoĉojn: mezosoprano (aŭ simple mezo), kiu estas malpli alta ol soprano, sed pli alta ol kontraŭalto; kaj baritono, kiu altas inter tenoro kaj baso. Tradicie la tri plej altaj voĉoj estas inaj, kiel mi diris, kaj viraj la aliaj, sed geinfanoj ankaŭ povas soprani aŭ alti, kaj ankaŭ apartaj viroj povas falsigi siajn voĉojn kaj kanti oktavon pli altan, atingante tiel la sopranan, mezan aŭ altan registron aŭ gamon. Dum teruraj pasintaj tempoj oni kreis kastrati amputante seksorganojn al virinfanoj por ke ili konservu sian inan voĉon, ĝis Napoleono malpermesis tiun barbaran kutimon.
Gamo aŭ registro estas la ensemblo de notsinsekvaj sonoj kiujn voĉo (homa aŭ instrumenta) povas kanti. Kiel dirite, la referncsono estas noto la (a), kies frekvenco estas 440 vibracioj per sekundo. Sekve, la soprana gamo estas:
La alta gamo estas tiu:
Jen la tenora gamo:
Kaj, fine, la basa gamo:
Ni vidas, ke la basa gamo estas tute ekster la pentagramo. Por ke la gamo internas al pentagramo, oni inventis aliajn klavojn. Ili estas klavo de do kaj klavo de fa . Uzante la klavo de fa en kvara linio, jen la gamoj:
tenoro: | kaj baso: |