Post legi lastan numeron de nia asocia organo, mi opinias necesa skribi respondon al kvazaŭakuzo pri fundaj atakoj al HALE.
Unue, mi plendas, ke la artikolo La krizo de HALE, sufiĉe grava afero por mi, estas mallonga artikoleto kiuj ne funde pritraktas la krizon kaj ne informas la membraron pri tio, kio okazis, punkton post punkto. Krome ĝi akuzas min, kiu ne akceptis la vicprezidantecon, esti kaŭzo de krizo en HALE, kiu nun ne havas vicprezidanton. Aldone la artikolo aperas sen subskribo, do anonime, kaj en la lasta paĝo de la bulteno. Tiom grava temo ne indis je komenca loko, ĉu? Kaj..., ĉu oni devas konjekti, ke la artikolo spegulas la opinion de la asocio aŭ nur de la redaktanto?
Alia afero estas la mencio de iu letero mia al la prezidanto, kiun oni konsideras ne privata, sed kiun oni ne publikigis por ĝusta kaj justa prijuĝo de la membraro. Ne nur ne publikigis sed oni mise skribis parton de tiu letero. Se la afero ne estas privata do publika, kial ne publikigi ĝin? Aldone pro fundaj atakoj al HALE, kiun supoze entenas la letero, oni devigas atentigi la anaron pri tiu krizo. Ĉu en alia okazo oni ne estus atentiginta la membraron? Kion do, oni estus farita tiam? Ĉu muti, silenti?
Mi ne volas lacigi per tro da demandoj, sed tiujn ĉi mi konsideras oportunaj:
En la unua paragrafo oni diras, ke la Prezidanto ne povis aranĝi la aferon sufiĉe frue antaŭ la prezento de sia skipo al la balotanaro. En la tria paragrafo oni mencias, ke la prezidanto, la ĝisnuna vicprezidanto, la respondeculo de la libroservo kaj la bultenredaktanto kunvenas ĉiusemajne. Nu, almenaŭ du el tiuj kvar personoj havas mian telefonnumeron. Kial oni ne telefonis al mi almenaŭ por informi, ke oni proponos min kiel vicprezidanto kaj peti mian opinion, se ne konsenton? Kion mi devas opinii pri tia agadmaniero, ke ĉio funkcias bonege?
Mi estis ĝis nun la respondeculo de la libroservo. Oni anstataŭis min. Neniu ankoraŭ kontaktis kun mi por informi min nek por aranĝi la transdonon de la librostoko, kiun mi prizorgas. Mi atentigas, ke sen libroj ne eblas funkciigi libroservon. Kompreneble mi restas je via dispono por tion aranĝi.
Ĉu dum multe da tempo mankos detalan raporton pri tio, kio okazis? Mia sincera opinio estas, ke ni devas ĝisfunde klarigi kio okazis kaj ne lasi mallumajn punktojn nek nubojn sur nia vojo.
Fine, mi volas sincere esprimi, ke mia intenco ne estas ataki iun. Mi nur volas atentigi, ke oni forgesis diri multon el kio rilatas la aferon kaj oni devas ĉion scii por ne naskigi konfuzojn. Estas tempo aranĝi tion plene kaj turni paĝon al nia eduka kaj konstrua tasko.
Nikolao Ŝil