Movado

BUS-KARAVANO AL LA UK DE BERLINO

Grupo Esperanto de Valencia organizas vojaĝkaravanon al la Universala Kongreso de Esperanto en Berlino (Germanio), laŭ la jena programo:

La vojaĝo okazos per moderna kaj komforta aŭtobuso. La prezo kun loĝado en dulitaj ĉambroj, ĉiam en urbocentroj (ankaŭ en Berlino), estos entute ĉirkaŭ 90 000 hispanaj pesetoj, se aliĝas pli ol 30 homoj.

Oni akceptos maksimumon de 35 vojaĝantoj.

Por tiuj kiuj ne deziras vojaĝi per la aŭtobuso, oni disponigas ĉambrojn en Berlino por 4 200 pesetoj persono-nokto, en dulita ĉambro, en la urbocentro de Berlino, ĝis kiam jam ne restos pli da liberaj litoj en la hotelo. Tiuj kiuj deziros unulitan ĉambron devos pagi aldonan sumon.

Pli da informojn petu al Augusto Casquero. Telefonnumero 96 3401369, je la manĝo-horoj nur.


~ Kajero 41ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 14ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 12-an de marto de 1999 je la 21:59:11 horo.