La vegetarismo, t.e., vivado per la produktaĵoj de la regno kreskaĵa kun
escepto de ĉiuj manĝoj, akirataj per difektado aŭ detruado de besta vivo,
ricevas en la lasta tempo ĉiam pli da partianoj. En Londono sin trovas jam
ĉirkaŭ 40 restoracioj, en kiuj oni donas nur manĝon kreskaĵan kaj kie
ĉiutage ĉirkaŭ 30000 personoj akceptas malkaran kaj fortigan tagmanĝon.
En Berlino en Januaro de 1893 jam ankaŭ ekzistis ĉirkaŭ 20 restoracioj, kaj
en ĉiuj pli grandaj urboj de Anglujo, Ameriko kaj Germanujo ekzistas por
personoj solestarantaj la okazo vivi vegetare, ne parolante pri la multegaj,
distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de
manĝoj. Granda nombro da societoj kaj gazetoj penas konatigi kun la afero
de sensanga nutriĝado pli grandajn rondojn da hmoj, kaj tiuj ĉi penoj estas
forte subtenataj de la ĉiam pli vastiĝanta sen medikamenta kuracado de
malsanoj aŭ la sistemoj naturkuracaj de diversaj direktoj, kuj preskaŭ ĉiuj
faris el la forĵeto de manĝado de viando la unuan kondiĉon ĉe siaj
malsanuloj. Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la
vegetarismo. Ni vidas, ke ĉe ĉiu viva estaĵo de la plej malgranda fungo ĝis
la plej disvolvita besto laktosuĉanta, la partoj de la korpo, kiuj estas
difinitaj por la nutro, estas tut precize aranĝitaj por la prilaborado de la
respondaj manĝoj: la dentoj, stomako, intestaro de la viandomanĝanta
leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskaomanĝanta
elefanto, de la ĉiomanĝanta urso aŭ de la insektomanĝantaj birdoj. Ne
povas esti alie ankaŭ kun la homo, ku laŭ la aranĝo de sia korpo havas la
plej grandan similecon je la fruktomanĝanta simio kaj sekve jam laŭ sia
deveno devus ankaŭ esti fruktomanĝanto. Ni vidas tamen, ke la nuntempa
kultura homo kontraŭe preskaŭ nur en esceptaj okazoj vivas de fruktoj kaj
ordinare uzas manĝon miksitan, konsistantan el viando kaj kreskaĵoj, kaj
tamen povas vivi kaj ĝis certa grado esti sana. Sed tio ĉi montras nur, ke la
naturo zorgis pri tio, ke ne tuj pereu ĉiu ekzistaĵo, kiu vivas ne precize laŭ
ĝiaj reguloj. Sed difekto longe ne povas forresti, kaj ĉiam la pli grandiĝanta
malsanemeco kaj korpa degenerado de nia gento, kiu parte certe dependas
ankaŭ de aliaj malĝustaj kondiĉoj de vivo, montras kun timiga klareco, ke
la miksita manĝo tamen ne povas esti la ĝusta. Kio do estas pli proksima, ol
la reiro al la maniero de vivado, dezirita de la naturo, t.e. al la
vegetarismo? Preskaŭ ĉiuj buĉataj bestoj estas malsanaj, la grasigado estas
fondita sur agado malsaniga (manko de sango kaj grasa degenero), la
viando sekve estas preskaŭ ĉiam malsana kaj malbonigita; krom tio
komenciĝas sia putrado, kiam la vivo forlasis la korpon. La homo kultura
sekve en efektivo nutras sin per mortintaĵo. Dume la manĝaĵo de la
vegetarano estas ankoraŭ plena de vivo. Se oni fruktojn kaj grenon elmetas
al respondaj influoj, tiam nova vivo naskiĝas el ili. Kaj al ni ŝajnas, ke por
la konservado de nia vivo, la plej bone taŭgas nur tia manĝo, en kiu ne
mortis ankoraŭ la ĝermo de vivo. Nur tiam, kiam fruktoj kaj greno fariĝas
putraj, ili trovas sin en tia stato, en kia la viando sin trovas jam tuj post la
buĉo! Ĉu estas tial miro, ke la gazetoj konstante alportas sciigojn pri
veneniĝo de viando, kiu sekvigas aŭ malfacilajn malsanojn, aŭ la morton?!
Kontraŭe, ĉe manĝo kreskaĵa tiu ĉi danĝero estas preskaŭ absolute esceptita,
kaj se nur
la ceteraj kondiĉoj de la vivo estas iom konformaj al la naturo, la
vegetarano ĝuas pli bonan sanon, ne estas tiel forte elmetita al malsanoj aŭ
elportas tiujn ĉi multe plibone, ol la viandomanĝanto. Nemezurebla estus la
rekompenco, se manĝo kreskaĵa okupus la lokon de viando. Nun la
vilaĝano estas sklavo de sia bruto. La dekono de la nun bezonata tero estus
sufiĉa por la nutrado de lia familio, se li plantus sur ĝi fruktojn kaj
legomojn. Al tio ĉi la laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol
ĉe la malnova mastrumado bruta kaj kampa, kie la plejmulto da laboro
devas esti uzata por produktado de manĝo por la bruto. Kun plantado de
fruktoj ankaŭ la homo klera volonte sin okupados, ĉar ĝi postulas lian tutan
spiriton, lasas lin ĉiam pensi pri la estonteco kaj per la originaleco de la
laboroj ligas la printempon kun la aŭtuno, la someron kun la vintro kaj en
tia maniero faras el lia agado ĉiam laboron sub espero. Tutan homan vivon,
eĉ centjarojn dauras la fruktoj de laborado de fruktoplantisto, kaj ofte nur la
infanoj atingas plenan ĝuon de la plantoj, kiujn iliaj patroj faris. Nenie la
nun tiel ofta, nur por la momento kalkulita kaj sekve nemorala raba
prilaborado havas pli malmulte lokon, ol ĉe plantado de fruktoj. Tial la
fruktoplantado devas influi noblige sur tiuj, kiuj sin okupas je ĝi. Pli
grandaj ankoraŭ estas la moralaj rezultatoj de la forĵetado de manĝo vianda,
kiu estas ja la unua kondiĉo por la disvolviĝo de la plantado de fruktoj kaj
legomoj, dank _ al la per tio ĉi forte pligrandigita bezono de nutraĵo
kreskaĵa. La akirado de viando estas neebla sen barbareco; ĝi povas esti
farata nur per mortigado de vivaj, sentantaj ekzistaĵoj, kiuj estis kreitaj por
vivo, ne por morto. En ĉiu senpartia, sentanta homo vivas abomeno al
detruado de vivo, kaj nur la kutimo povas silentigi la internan voĉon, kiu
krias al ni: ne mortigu! Multaj tabloj restus sen viando, se la mastrino de la
domo devus mem mortigi barbare la beston. En neklara konscio de la
nemoraleco de la buĉado oni ja sen tio forpelis jam en malproksimigitajn
buĉejojn la scenojn de mortigado de bestoj, kiuj ne estas eblaj sen fluoj de
sango, sen kompatinda kriado kaj agonio de la mortantaj bestoj, sen
sangitaj vestoj kaj manoj de la buĉistoj. Riveroj da sango, kriado de
mortantoj, odoro de putrado -kia kontrasto al la korĝojiga vio kaj
bonodoro de ŝarĝita fruktarbo aŭ de pure aranĝitaj magazenoj de fruktoj! La
ankoraŭ ne malbonigita instinkto de la infanoj ne dubas, kion ĝi devas
elekti -sangan cifonon de mortinta besta korpo aŭ ridantan pomon,
bongustan vinberon. Per la ĉeso de grasigado kaj buĉado tiel delikatiĝo de
moroj estus necesa sekvo de la vastiĝo de la vegetarismo. Ke la bestoj nin
manĝus, se ni ilin ne manĝus (la ordinara rediro de nevegetaranoj), ni ne
devas timi; oni ja nur ekmemoru la grandan penon, kiun la brutedukisto
havas kun la edukado de buĉaj bestoj. Baldaŭ ekzistus nenia bruto, se neniu
plu zorgus pri tio ĉi. Kaj la laborado de la bestoj ja sen tio ĉiam pli kaj pli
estas anstataŭata de forto de maŝinoj, kaj anstataŭ la buĉado la homoj
baldaŭ fordonus sin al la pli sana profesio de ĝardenisto, kiam ili vidus, ke
tio ĉi donas pli grandan profiton, Ke la homo
tre bone povas ekzisti kaj esti
tre forta de manĝo kreskaĵa, eĉ se ĝi estas kunmetita tre unuforme, tion ĉi
pruvas la milionoj da vilaĝanoj, kiuj nur malofte ricevas sur sian tablon
peceton da viando kaj el kies mezo ja ĉiam nova freŝa sango venas en la
malsanemajn, sangomankajn familiojn de la urbo. La vilaĝanoj sekve
senkonscie estas praktitkaj vegetaranoj. Sed kiel riĉe oni povas kunmeti
sian tabelon de manĝoj, oni vidas el la sekvanta tabelo de kreskaĵaj
nutraĵoj, kiuj per riĉeco de sia enhavo ne lasas ion por deziri: (1)
Fruktoj: kun kernoj, kun ostetoj, kun ŝeloj, nuksoj, eroj, sudaj fruktoj;
fruktaĵoj, kiel ekzemple fruktoj sekigitaj, fruktaj gelatenoj, marmeladoj,
konfitaĵoj, fruktaj sukoj; oleo de olivo, de nuksoj, de migdaloj, butero de
kokosoj. (2)
Grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo,
poligono, spelto, milio, ktp., en iliaj prilaboraĵoj en formo de faruno, grio,
makaronoj, vermiĉeloj, pano, bakaĵo kaj farunaĵo de diversaj specoj. (3)
Fruktoj ŝeletaj: faboj, pizoj, lentoj, kiel ankaŭ la faruno el ili. (4)
Legomoj: radikaj, foliaj, trunketaj, floraj kaj fruktaj; fungoj,
salatoj kaj supaj herboj. Fine oni devas ankoraŭ montri, ke la kuirejo de
vegetaranino estas esence pli simpla, ol la kuirejo vianda. En ĉiuj tempoj
memstaraj pensantoj levadis sian voĉon kontraŭ la mortigado de bestoj por
la celoj de nia nutrado; eĉ tutaj popoloj, kiel ekzemple la pli altaj kastoj de
la hindoj-budistoj, uzas pro motivoj religiaj nur manĝon kreskaĵan. Ke por
la sindefendo la mortigo de al ni malutila besto estas permesata, eĉ ŝuldo,
tion ankaŭ la vegetarano ne neas; en tiaj okazoj estaĵo pli malalta devas
cedi al estaĵo pli alte organizita. Ni devus tro multe paroli, se ni volus
priskribi pli detale la ĉiuflankan efikadon de la vegetarismo. Ni devas nin
kontentigi je la supre donitaj mallongaj rimarkoj kaj sendi la dezirantojn al
la tre riĉa literaturo, kiu aperis rilate tiun ĉi objekton. Kiu deziras ekkoni la
objekton pli proksime tiu povas venigi per la librejo la katalogon de Max
Breitkreuz en Berlino, de Theod. Grieben (L. Fernau) en Lejpcigo, de
Hartung et Sohn en Rudolstatt, aŭ li turnu sin al ia el la kluboj vegetaranaj,
kiuj ekzistas en ĉiuj pli grandaj urboj.