Vane

Sur arbara muskorando
morgaŭ sonos la komando:
Pafu!
Ekzekutoj. Dekdu pafos kaj mi mortos...
Dekdu trafos! Ĉu mi fortos
sur arbara muskorando?
Pafu!,
morgaŭ donos la komando.

Sub folia branĉaltaro
morgaŭ krios la barbaro:
Pafu!
morgaŭ krios la barbaro...

Kapon alte en mateno!
Morgaŭ krudos la malbeno:
Pafu!
Dekdu sklavas; mi- libera!
Mort' ne gravas, sed fiera
kapon alte en mateno...
Pafu!
vane krudos la malbeno!


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio