UEA delenda est!

Oni scias, ke malnova Cicero, ĉe la Romia Impero, kutime finis siajn paroladojn ĉe la Romia Senatejo per tiuj vortoj: Cartago delenda est: oni devas detrui Kartagon. Mi ne diras, ke ni devas detrui la Universalan Esperanto-Asocion, ĉar ĝi estas la plej universala esperanta asocio kiun ni havas nuntempe, kvankam ĝi ne estas la plej asocia, kaj ankaŭ ne la plej esperanta. Perfekteco ne ekzistas, mi kredas. UEA, entrepreno

Sed UEA donas servojn kiujn neniu ajn havigas, kiel delegitaron, jarlibron, eldonon de libroj, kaj kunrilatigon de esperantistoj per siaj kongresoj jaraj. Multekostaj kongresoj, sed la plej ŝatataj kongresoj. Nuntempe, kelkaj esperantaj asocioj faras kelkajn agojn same kiel UEA, sed UEA faras ilin ĉiujn.

Ni revu pri ostempo, kiam Esperanton parolas multe da homoj tra la tuta mondo, kaj oni povas vojaĝi ĉien en la mondon komprenante ĉiujn, ĉar oni jam lernis nian lingvon utilan en la unuagrada lernejo. La lingvaj muroj, pli malamaj ol berlina muro, jam falis antaŭ multaj jardekoj, kaj ni ĉiuj komprenas kion oni diras al ni ie ajn. Tiuostempe ankaŭ, historilibroj diras, ke ekzistis tempo kiam oni ne uzis Esperanton ĉie en la mondo, nur kelkaj kvazaŭfrenezuloj obstine uzis kaj lernigis naivulojn pri la lingvo de la estonto. Iliajn librojn pretigis asocioj privataj, kies plej granda estis la tiel nomita Universala Esperanto Asocio. Ĝi havis milojn da delegitoj ĉiulande, kiuj solvis praktikajn problemojn al esperantistoj transirantaj. Kiam Esperanton oni adoptis en la tuta mondo, UEA ĉesis ekzisti, ĉar ĝin oni ne plu bezonis, farante ĝiajn taskojn multe pli efike la oficoj registaraj kaj fakaj asocioj, el kiuj kelkaj, ekzemple SAT, jam ekzistis en la katakombaj tempoj pasintaj...

Ni revenu astempen, vidante kial UEA delenda est: kiam la mondo adoptos Esperanton, UEA ne plu ekzistos, kvankam ĉiam estos esperantistoj. Sed ili eble estos superlingvistoj, pli klerigaj ol tiuj lingvistoj hodiaŭaj. Ĝis kiam tio okazos, ni devas subteni UEAn kaj flegi ĝin kiel kanceran malsanulon, kiu nepre mortos, sed al kiu ni helpos tiel, kiel li estas, ĉar mi skeptike opinias, ke oni ne povas plibonigi ĝin. Aliaj pensemuloj, pli lertaj ol mi, jam signalis la malbonaĵojn de UEA, sed ili pli naivas ol mi, ĉar mi serioze opinias, ke se eblas havi pli bonan asocion esperantan ol la nuna UEA, oni devas nepre fondi ĝin denove. Tial mi estas fakdelegito de UEA, por kunlabori dum ĝi daŭras...

SAT estas alia afero, tute malsimila.Sennacieca Asocio Tutmonda Mi aniĝis SAT-on ĉirkaŭ la jaro 1992. Mi ricevis interesan magazinon, kiu pritraktis ĉefe movadajn kaj kongresajn aferojn. Tiam alvenis 1993, kaj mi iris al kongreso de UEA en Valensjo. Multaj etaj okazintaĵoj okazis, kiuj kaŭzis grandan ĝenon al mi, kiel ekzemple kataluna krokodilaĵo antaŭ la tuta gees-perantistaro, mankante reago el la Kongresa Ĉeftablo. Mi esprimis mian ĝenon per tre akra letero, kiun mi sendis al Esperanto (kvankam mi ne esperis, ke ili publikigos ĝin, sed mi volis doni al ili la eblecon esti memkritikaj. Mi ne eraris, tamen) kaj al aliaj revuoj esperantaj. SAT respondeculoj ne respondis, kaj tial mi resendis la leteron al la respondeculo de la revuo de SAT, tiutempe loĝanta en Britio, mi kredas. Sed tempo pasis, kaj mi ne ricevis respondon, kaj la artikolon neniu publikigis, nur Marco Botella faris tion en Kajeroj el la Sudo. Sekve, mi skribis al SAT dirante, ke mi lasas la asocion, ĉar kritikoj ne estas agnoskataj en ĝi. UEA estas esperanta organizaĵo, sed SAT, laŭstatute, estas asocio kultura de laboristoj kiuj uzas Esperanton kiel ilo, sed ĝi ne estas esperanta asocio. Ili uzas Esperanton por siaj celoj, kaj tion farante ili iĝas avangardo de la esperantistaro, kiu nur celas paroli kaj lerni Esperanton. Tial, mi opinias, ke SAT ne mortos kiam oni akceptos Esperanton (ĝi eĉ kreskos tiam), sed tial oni devas postuli al SAT, ke ĝi plenumu sian taskon. Sed ĉar ĝi malsukcesis en 1993, mi senokupiĝis pri SAT. Eble SAT ŝangis, sed mi devas vidi ĝin mi mem. Mi iros al kongreso de SAT ĉi jare, se mi povas. Se mi vidus, ke mi nun eraras, eble mi aliĝus, se oni permesas min. Sed oni bezonas pli bataleman SAT ol tiu, kiun mi vidas. Ne batali estas bone por nenio. Erari estas pli malerara ol ne agi.

Eble vi ne komprenas mian kialon por forlasi SAT, sed legante, ke nia prezidanto plendis, ke la redaktoro de Kajeroj el la Sudo ne estas ano de SAT, mi opiniis, ke mi devis klarigi la aferon. Se ni volas plibonigi la mondon, ni devas unue plibonigi niajn esperantajn rondon, ĉefe la plej valoran, SAT.

Jesuo de las Heras


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio