Socia Problemo en nia asocio.

Verkis:
Liberecana frakcio de SAT.
Eldonis:
SAT-broŝurservo. Beauville 1996-a. 43 paĝoj. 10 francaj frankoj.
    Ofte al liberecanoj, kaj kun intenco moki nin kiel utopiulojn, oni demandas kia estos la Anario kaj defias nin prezenti kompletan projekton pri kiel devos esti nia libera sociordo. Mi ĉiam respondis, ke mi nek povas, nek volas antaŭdifini kiel ĝi estos, ĉar tio estos afero de la tiamaj homoj kiuj estos konstruantaj ĝin. Ke mi ĝin ne vidos kaj ke mi nur povas strebi al ĝi, mi plene konscias. Tial mi neniam ŝatis babilaĵojn pri tio estos tiel aŭ iel, ktp.

Sed jen venas al ni skizo, bazita sur historiaj spertoj, pri la ĝeneralaj trajtoj de la liberecana socio. Liberecanoj kaj neliberecanoj havas nun taŭgan ilon por larĝatrajte bildigi al si kio povas esti anario kaj kiel ĝi ordiĝos. Surbaze de tia skizo, kun kiu oni povas kunsenti aŭ ne, oni povas revi, opinii, diskuti, interkonsenti..., kaj fine, partumi en la klopodoj por konstruado de libera socio.

Tie kuŝas la merito de l' broŝuro, ke ĝi ne starigas fiksan nediskuteblan programon sed pensinstigilon por ke ci konsciu pri kiom oni povos atingi...

Snajpero. Ferialo 1996-a.


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio