Reagoj

Senlaboreco kaj deĵordaŭro

Kritikaj rimarkoj pri La mallongigo de la deĵordaŭroj

Jurgo Alkasaro

La unuagrada, naiva reago de la laboristo antaŭ la pligrandiĝo de la senlaboreco estas simpla, logika kaj rajtoplena: li deziras labori, deziras laborpostenon, deziras pluvivi. Ĉe socio baziĝanta sur la ekspluatado tiu ekspluatato, kiun neniu ekspluatas, fariĝas rubaĵo. Tial la laboristo volas, petas, postulas esti ekspluatata.

La sinteno de la sindikatoj, t.e. de la organoj administrantaj la laboran forton, estas neniam timigi la bazon de la nuna socio, ĉar ataki ĝin signifas ankaŭ ataki la bazon de la sindikatismo. Tial fundamente estas, ke la laboristo restu laboristo, pli bone aŭ pli malbone pagata, sed laboristo. Tiel laŭ la marksistoj la laborista stato fariĝis eĉ porfiereca grundo. Tiu vidpunkto estas la propra al la laborsocio, la laboristo faras aŭ malfaras (pli ĝuste: nek faras nek malfaras) nur kiel laboristo, sen havi la plej minimuman perspektivon lasi esti laboristo krom la revon fariĝi mastro.

Tiuj, kiuj deziras surpasi la nivelon de la naiva protesto (tiun de la bruligo de maŝinaroj) kaj klopodas trovi solvon al la problemo, kontraŭe, bezonas pripensi ĝin pli kritike. Nepras sin demandi: el kie devenas la problemo? Ĉu ĝi estas solvebla? Se jes, sub kiaj kondiĉoj? Kvankam la respondoj al tiuj demandoj povas esti pluraj kaj tre malsimilaj, kvankam la respondoj povus esti nekontentigaj, nesufiĉaj aŭ eĉ ŝokaj, la demandoj estas neeviteblaj.

Kiam oni pretendas alporti teorie peritan respondon, kiu permesus superi la respondojn partajn (12, 1) de la sindikatismo, kaj kritiki ilin, ĉar ĝi neniam alfrontas la strukturajn kernojn de la okcidenta ekonomio (12, 1), la starigado de tiuj demandoj estas, krom neeviteblaj, postuleblaj. Tamen la citita artikolo lasas nin malsataj pri tio. Aliflanke estas mirinde, ke oni pretendas, sin apogante sur Marx _ tiu, kiu asertis, ke la laborista klaso devas memdissolvi kiel klaso _ , konsideri meriton la publikan bildon, kiun donas la sindikatisma politiko serĉi ekspluatanton, t.e. plifortigi la blindecon de la laboristoj.

Tiel do, rilate al la citita artikolo, ni troviĝas antaŭ propono pri administrado de la senlaboreco kaj de la laborpostenoj, ne antaŭ analizo pri la problemo de la senlaboreco. Ni ne scias kiel nek kial aperas la problemo, kio probable estas nepra kondiĉo por proponi solvon al ĝi _ se tiu ekzistas. La afero, kiu ĝenas la verkintinojn, ŝajnas esti la sama, kiu ĝenas la ŝtaton, la entreprenistojn kaj la sindikatojn: estas amaso de senlaboruloj, kaj oni ne scias, kion fari pri ili.

La arto misciti Marx-on

Mirindas, ke la artikolo komencas per du citaĵoj de la sinjoro Marx. Mi deziras profiti la okazon por montri, kiel oni kutimas mistifi la marksan verkon ĉe nia maldekstra medio:

  1. konfuzigo de la marksaj konceptoj pri la laboro: oni citas Marx-n (junan kaj maljunan, 11, 1), por ke li diru al ni, ke la homa laboro (kreanta agado, simbiozo kun la naturo) estas kunsubstanca kun la homo. Poste la verkintinoj asertas, ke nepras repensi la aferon laboran (11, 1), t.e. la salajratan laboron, el la klasikuloj (mi legas: Marx) kaj, sen diferencigi, ili priparolas la neceson kaj la rajton pri la salajrata laboro. Tio estas, ili dirigas Marx-on la kontraŭon de tio, kion li diris.
  2. konfuzigo inter la konceptoj marksa kaj marksista pri la laboro: sekvante la marksistan kaj sindikatisman tradicion, oni parolas al ni pri salajrata laboro kiel ia neforlasebla rajto de la laboristo, kaj oni parolas nin eĉ pri tiuj, kiuj ankoraŭ ĝuas laboron (12, 1). Memkompreneble oni rajtas defendi tiun hipotezan rajton (mi mem estas senlaborulo kaj scias pri la salajrobezono kaj pri mia neforlasebla rajto pluvivi), tamen antaŭ ol fari tion, oni devas rompi kun Marx. Kiel oni povas alvoki Marx-n kaj poste defendi laboran koncepton tutkontraŭantan la marksan? Kie restas la marksa kritiko al la memfremdiĝanta laboro? Oni faras, ke la standardoportanto de la abolo de la salajrata laboro defendu ian rajton al la salajrata laboro.
  3. konfuzigo de la koncepto pri laboro-varo: Oni difinas la laboron kiel varon survoje al elĉerpigo (11, 2). Sen bezono esti leginta Marx-n _ kiel la plimulto el la marksistoj _ , ĉiuj scias, ke Marx asertis, ke la homa laboro, la laborforto de la laboristo, ĉe la kapitalisma socia formacio fariĝas varo, kaj ke tio estas la ŝlosilo de lia kritiko. Nun ni eltrovas, ke la laboro (laborforto) jam ne estas la varo, kiun la laboristo portas al la merkato, serĉante aĉetanton (kiel kredis kompatinda Marx), sed ke la laboro (laborposteno) estas la varo, kiun la laboristo aĉetas al la burĝo. Mi kredas, ke se oni parolas pri la laboro fariĝinta varo laŭ senco malsimila al la marksa post citi Marx-n, oni devas ekspliciti tion. Oni rajtas elpensi teoriojn, oni rajtas eĉ ne teoriigi kaj verki per ĉiutagaj vortoj pri la laboro-varo, tamen oni ne rajtas krei plian konfuzon miksante teoriajn konceptojn (pli malpli cititajn) kaj ĉiutagajn esprimojn, kiuj havas la saman lingvan formon.

Tiu ĉi estas la vojo per kiu oni kutimas mistifi la marksan verkon, ĉu vole, ĉu nevole. Mi kredas, ke jam estas horo, por ke ni findecidu, ĉu pristudi serioze kaj ĝisfunde la marksan verkon, aŭ lasi, ke Marx ripozu pace. Intelekta konfuziĝo estas ĝuste tio, el kio la laborista klaso malpli mankata estas.

La senlaboreco

La ĉefa karakterizo de nia socio estas, ke ĝi baziĝas sur la laboro (salajrata), t.e. sur la produktado de ekonomiaj profitoj, kiuj strukturnepre konkretiĝas al kapitalamasigo. Iu el la ĉefaj enaj kontraŭdiroj de tiu ĉi socio estas, ke la ekonomia sistemo subtenanta ĝin povas postvivi nur pere de senĉesa plikreskado, kaj tamen tiu senĉesa plikreskado disvolviĝas ĉe finita mondo. Tial tiu kreskado devas mildiĝi kaj fine halti. Praktike tio montriĝas per tio, ke ni produktas pli ol tio, kion la merkato taŭgas ensorbi, kaj ke ni tamen ne kapablas produkti ĉion, kion ni bezonas por konsumi, por satigi niajn bezonojn, kaj kion ni laŭ teknika kapablo povus produkti. Alivorte: ke la bezonoj de la anoj de la merkata socio estas en kontraŭdiro kun la bezonoj (kondiĉoj por la funkciado) de la merkato, montras ne nur la neraciecon de la kapitalismo, sed ankaŭ ties nekapablon funkcii laŭ ties propraj reguloj.

Kiam la merkato saturiĝas, la profito ne povas esti atingita per pligrandigo de la produktado (pro tre simpla kialo: manko de aĉetantoj), sed per la pligrandigo de la ekspluatadkvanto de la salajrata laboro. Tio eblas pere de la teknologia disvolviĝo: produkti pli dum malpli da tempo, kaj tiel malmulte-kostigi (malpliigi ties valoron) la vivrimedojn de la laboristoj . Tamen produkti pli dum malpli da tempo, kiam la merkato ne estas plivastigebla, signifas malpliigi la nombron da laboristoj. Tiu estas la kialo, pro kiu la sendungeco kreskas senĉese .

Tiel do la plikreskado de la senlaboreco estas manifestiĝo de la tendenco inherenta al la kapitalismo pligrandigi la riĉecon samgrade kiel la mizeron. La maldekstraj teoriistoj (aparte la marksistoj) devas pristudi serioze tiun problemaron kaj, anstataŭ serĉi magiajn solvojn kaj pligrandigi la iluziojn de la laboristoj, montri al ili kiel plusvaloro, salajrata laboro kaj senlaboreco estas nedisigeblaj.

Mallongigo de la deĵordaŭro

La mallongigo de la deĵordaŭro estas bona kaj grava celo: la vivo estas tro interesa por malŝpari la tempon per meĥanika kaj fremdiganta laboro. Kiom malpli da horoj oni estas katenita al la sanktega laborposteno, tiom pli da tempo oni havas por efektivigi kreantan laboron (almenaŭ tiuj, kiuj kapablas). Malpliigi la deĵordaŭron (paŝo sur la vojo al la abolo de la salajrata laboro) devus esti centra agitvorto, kvankam estus eĉ ne unu sola senlaborulo tra la tuta mondo. Nu, ĉe la sindikata medio tiu ĉi agitvorto aperas nur (kaj nur sporade) kiel respondo al la plivastiĝo de la senlaboreco. Estas tiel, do, kiel mi pritraktos ĝin.

La mallongigon de la deĵordaŭron oni proponas kiel solvon, por ke estu laboro por ĉiuj: (...), ĝi estos la plej efika kaj simpla ilo por alfronti la iompostioman malabundiĝon de la laborpostenoj (14, 1). Trudo de malpliigita deĵordaŭro flanke de la laboristoj kunportus nur _ estu kia estu la rezistogrado, per kiu kontraŭstarus ĝin la mastraro _ pli grandan streĉon ĉe la teknologia kampo, pli grandan aŭtomatiĝon de la produktado cele garantii la honestan profiton de la kapitalo. Tiun strebon (samkiel ĉiuj la teknologiajn strebadojn ĝis nun konatajn) povus efektivigi nur la plej potencaj entreprenoj, tio pliigus la kapitalkoncentriĝon kaj la potencon de la laborfortoj, alivorte: novan plivastiĝon de la senlaboreco. Per si mem tiu procezo estas bona; estas bone, ke la produktado aŭtomatiĝu pli kaj pli, kaj ke malpliiĝu la homa korpa laboro postulata de la produktado. Tamen ĝi ne solvas la senlaborecproblemon ene de la kadro de la produktado celanta profiton. Ene de tiu ĉi kadro ĉiu akcelado de la teknologia renoviĝo kunportas pliiĝon de la senlaboreco kaj de la mizero. Tiel, la mallongiĝo de la deĵordaŭro konsidera-ta kiel solvo al la senlaborecproblemo fariĝas memkontraŭ-dira.

La naiva propono lukti por la malpliigo de la deĵordaŭro kreas iluziojn, kiuj malebligas la konsciiĝon pri la aŭtentika problemo.

Socia salajro

La dua solvo ne preterpasas la nivelon de ia ĝeneraliĝado de la sendunga subvencio, eble ia formo de publika bonfarado pli liberala aŭ pli konforma al merkata ekonomio. Rilate ties solvantajn ecojn oni povas diri preskaŭ la samon jam diritan pri la mallongigo de la deĵordaŭro. Tamen mi deziras substreki iun trajton de tiu propono: ties financado pere de speciala imposto al la informadikumado (15, 1). Okulfrapas la paralelismo inter tiu speciala imposto kaj la detruado de maŝinoj dum la unuaj tempoj de la kapitalismo. Ĉu eble ne estus pli progresema surimposti la pli malnoviĝintajn industribranĉojn, kiuj ankoraŭ malŝparas homan laboron, cele devigi ilin ĝisdatiĝi, anstataŭ malhelpi tiujn branĉojn, kiuj tagon post tago plisuperfluigas la homan korpan laboron? Ĉu eble pravas, ke la laborista movado kapablas sin proponi proprajn celojn?

Uz- kaj ŝanĝvaloroj

Neniu aĵo povas havi ŝanĝvaloron, se ĝi ne estas samtempe uzvaloro (kontraŭe kiu aĉetus ĝin?), aliflanke tio karakterizanta la burĝan socion estas la fakto, ke tendence ĉiu uzvaloro fariĝas ŝanĝvaloro. Laŭ Marx la uz- kaj ŝanĝvaloroj ne estas malsamaj objektoj. Ili estas nur malsamaj kieloj manifestiĝi de la objektoj ĉe la burĝa socio. Aserti, ke ene de la kapitalismo estas produktataj nur ŝanĝvaloroj, samvaloras aserti, ke ene de la kapitalismo la laborproduktoj estas varoj. Aserti, ke ĉe la komunisma socio (aŭ ĉe iu antaŭkapitalisma) estas produktataj uzvaloroj signifas, nur ke la produktado ne celas la profiton, sed la satigon de konkretaj bezonoj, t.e. ke tiu socio ne baziĝas sur la abstrakta laboro.

La verkintinoj asertas, ke la kapitalismo nur produktas varojn, sed ne socie utilajn produktaĵojn (15, 2). Se tiuj produktoj ne estas socie utilaj, kiel ili povas efektiviĝi kiel varoj (trovi aĉetantojn)? Aliflanke, ili proponas reatingi en mondo tute regata de la kurzvaloro, la kategorion de la uzovaloro (15, 2), kaj tion oni atingos pagante al la senlaboruloj salajron for de la merkato kontraŭ laboroj ekstermerkataj, sed socie utilaj (15, 2). Estas tre malfacile kompreni, kion povas fari laboristo (la homo-varo) ekster la merkato (ĉu eble la merkato estas io alia ol la kapitalisma socio?), kaj pli malfacile ankoraŭ, kiel li povas labori kontraŭ salajro kaj sukcesi resti ekster la merkato. Kredi tion, ke la sendunga subvencio aŭ la pensioj estas eksteraj al la merkato, estas tiom erara, kiom kredi, ke la ŝtato restas super (ekster) la socio. La t.n. sociaj atingoj partoformas la salajron, ili partoprenas la t.n. nerektajn produktadelspezojn. Ke la pensioj ne kurzas ĉe la borso (samkiel ne kurzas la literaturo) ne signifas, ke ili estu merkatfremdaj.

La solvo de la laboroj ekstermerkataj sed socie utilaj estas la klasika solvo de la politiko pri publikaj konstruaĵoj, de la piramidkonstruado, t.e. la t.n. ensorbado de la troaĵa kapitalo, pri kiu la faŝismo donis al ni ekzemploj brile antologiaj.

Praktike la propono, efektivigi laborojn financatajn pere de impostoj ĉe la kampo de la media zorgado kaj la ekologio (15, 2), estas nenio krom la esprimo de la fakto, ke eĉ la aeron por spiri estas fariĝanta varo (kvankam ĝi ne kurzu borse)

La plivastiĝo de la senlaboreco ne estas teruraĵo

Ŝajnas, ke neniu el la tri proponitaj solvoj estas kapabla solvi la problemon de la senlaboreco, kaj oni ne vidas, kial iu el ili devas enhavi iun substancan renverson de la kapitalisma socia ordo (15, 1). Tamen, kion mi deziras refuti, estas la publika bildo, kiun la verkintinoj konsideras nepridiskutebla politika merito de la sindikatoj (12, 2).

Ne pravas, ke la plivastiĝo de la senlaboreco estas la ĉefa problemo de nia socio. Ĝi estas la ĉefa problemo de la ŝtato, de la kapitalistoj, sed de neniu pli.

La kreskado de la senlaboreco estas esprimo de la fakto, ke la homa korpa laboro estas fariĝanta superflua. Tiu ĉi estas la plej grava historia atingo de la moderno7 . Kaj la laboristo (la sklavo de la moderno) devas danci ĝoje, ĉar jam hodiaŭ la kapitalo, kiel kondiĉo por povi ekspluati homan laboron, devas pripensi pagi salajron al tiuj, kiujn ĝi ne taŭgas ekspluati.

La nursola kialo, pro kiu tiu ĉi superflueco de la homa korpa laboro fariĝas mizero kaj marĝenigado, estas la fakto, ke la produktado celas la profiton, la kapitalamasigon. Tiu estas la publika bildo, kiun la laborista movado devas starigi antaŭ la laboristoj kaj antaŭ la t.n. publika opinio. Ĉiu diskurso pri la senlaboreco, kiu ne reliefigas tion, estas nenio krom fumokurteno antaŭ la okuloj de la laboristoj.

Neniam la liberiĝo de la ekspluatato estis pli ebla kaj pli ĉe la atingo de la mano ol hodiaŭ, kiam, rimarkinde, la laboristoj forlasas ĉiun revolucian esperon kaj revas pri la aŭtentika utopio, pri tio neebla (kaj nedezirinda): la multobligado de la lokoj por ekspluati la salajratan laboron.

La lukto kontraŭ la laboro ĉeestis ene de la laborista movado ekde ties komenco mem. La ĉefa agita kaj lukta vorto de la 19a jarcento estis: 8 horojn por labori, 8 horojn por studi, 8 horojn por ripozi. Kaj la laborista sango fluis malavare por atingi mallongiĝon de la deĵordaŭro, por konkeri tempon por vivi. Hodiaŭ, kiam la agitvorto abolo de la salajrata laboro ŝajnas sin trudi per si mem, la sindikata movado kursekvas celserion, kiu povas esti resumita per ekspluatadon por ĉiuj.

Jurgo Alkasaro



Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio



















NOTOJ.-

1 ARMENI, Ritanna k GAGLIARDI, Rina: La mallongigo de la deĵordaŭro. Ĉu efika rimedo kontraŭ la sendungeco?, Kajeroj el la Sudo 33 (1997) 11-15.

Reiri al la teksto.

2 Kvankam mi ne sukcesis trovi la unuan citaĵon ĉe la 1844aj manuskriptoj, kaj kvankam tie la laboro plurfoje estas nomata senhomiganta.

Reiri al la teksto

3 Poste mi montros plian mistifan uzon de du marksaj teknikaj terminoj: la uz- kaj la interŝanĝvaloro.

Reiri al la teksto

4 Oni rimarku, ke tio samvaloras malpliigi la salajron, kvankam oni povas aĉeti per la hodiaŭa salajro varojn nepensablajn por la laboristoj de la epoko de niaj gepatroj. Ne pravas, ke la laboristo gajnas pli hodiaŭ, kio okazas estas, ke la varoj de li konsumataj enhavas malpli da valoro.

Reiri al la teksto

5 Oni rimarku, ke, se la nombro da senlaboruloj ne estas tiom alta, kiom simpliga kalkulo povus tiri el tiuj asertoj, tio estas kaŭzita de du kialoj: 1 la alta grado de demografia sindeteno: oni komparu la meznombran kvanton da gefiloj po laboristo ĉe la epoko de niaj geavoj kaj tiun de la hodiaŭa laboristo; 2 la eksportado de la sendungeco: la disfalo en mizeron de landoj kaj tutaj kontinentoj (inkluzive de la eks-USSR) estas nenio krom la ekstrema manifestiĝo de la plikreskiĝo de la senlaboreco ene de la kapitalismo.

Reiri al la teksto

6 Estas ne hazarde, ke ili estas financataj per impostoj sur la produktado.

Reiri al la teksto

7 Oni vidu MOYA, Giordano: Senlaboreco, Kajeroj el la Sudo 31(1996)5-6. La sinjoro Moya ankaŭ komprenas la gravecon de tiu atingo, kvankam li ŝajnas ne kompreni la objektivan kialon de la senlaborado kaj fidas je interkonsentoj ene de internaciaj organoj, kiuj povus decidi vendi 20 pocenton pli ol antaŭe (6, 1). Laŭ mia opinio tamen la problemo ne estas decidi vendi pli aŭ malpli, sed trovi aĉetantojn.

Reiri al la teksto