Laboristoj Privilegiitaj

La Statuto de la Laboristoj1 agnoskas en sia artikolo 61ŭ la rajton kiun havas la laboristoj partopreni la aferojn de la entreprenoj ĉe kiuj ili laboras pere de la reprezentaj organoj, ĉu kiel delegitoj de la laboristoj ĉu ene de entreprenaj komitatoj.

En tiu ĉi priopnia artikolo mi esprimos kiel oni estas utiligante je la profito de malmultoj, normojn faritajn por garantii la partoprenon de la laboristoj ĉe siaj entreprenoj. Kiel? Kial? Antaŭ la terura minaco de la sendungiĝo, antaŭ la timo pri la ekslaborigoj okaze de staboreduktoj en la entreprenoj, ekzistas kelkaj privilegiitoj, ili estas la laboristoj kiuj reprezentas siajn kunulojn.

La artikolo 68ŭ de la Statuto de la Laboristoj establas garantiojn por tiuj reprezentantoj, jen estas:

  1. Malfermo de proceso kontraŭdira antaŭ la kulpigo al ili pri kontraŭ-normaĵoj gravaj aŭ tre gravaj.

  2. Prioritato de ili antaŭ ol la ceteraj laboristoj por konservi siajn dungojn.

  3. Ili rajtas ne esti eksdungataj aŭ sankciataj dum la ekzercado de siaj mandatoj aŭ en la limitempo de unu jaro post la fino de ĝi.

  4. Ili rajtas libere esprimi siajn opiniojn eĉ publikante aŭ disdonante la publikaĵojn de labora aŭ socia interesoj.

  5. Rajton ili havas disponi de kredito konsistanta el kelkaj monataj pagataj horoj por la ekzerco de la taskoj rilataj al siaj mandatoj.

Kiel oni povas observi la punktoj 2a kaj 3a substenas la kvalifon je privilegiitoj kiun mi antaŭe uzis pri la laboristaj reprezentantoj.

Iu povus argumenti ke tiuj laboristoj bezonas la menciitajn garantiojn antaŭ la entreprenistoj, ĉar siaj taskoj reprezentaj ordinare kunportas konfliktojn, ĉar la interesoj de la laboristoj ne estas koincidantaj kun tiuj de siaj ĉefoj, kiuj ĉiam strebas unuacele al la maksimumo de la profito; kaj antaŭ tia argumento mi devus rekoni ke ja ili ludas rolon kompromitan kiu bezonas garantiojn, sed kiel oni povas justigi la artikolon 63.3 de la Statuto de la Laboristoj? Tiu artikolo establas la daŭron de la mandatoj de la stabaj delegitoj kaj membroj de la entreprenaj komitatoj je 4 jaroj, kaj ankaŭ, ke ili nur povos esti senmandatigataj de la laboristoj kiuj elektis ilin, pere de asembleo petita de almenaŭ triono el la elektintoj, kaj necesos absoluta majoritato el tiuj.

Tamen, tiu senvalidigo povos nek efektiviĝi dum la formalpaŝigo de kolektiva akordo inter la laboristoj kaj la entreprenaj mastroj, nek esti denove proponata antaŭ ol 6 monatoj de la antaŭa.

Tiu ĉi artikolo devas esti relegata por kompreni siajn konsekvencojn plene.

Nu, ek al reflekto! Unuflanke la artikolo 68ŭ de la Statuto igas netuŝeblaj la reprezentantojn de la laboristoj supozinte, ke ili plenumas la devojn de siaj mandatoj, sed, samtempe ĝi efikas alie, tre pozitive por ili, sed ege male por la ceteraj laboristoj en la plejmulto el la kazoj, ĉar la menciitaj privilegioj donas al la laboristaj preprezentantoj kvazaŭ permeson korsaran kiu ebligas ilin negoci tiujn amasajn sendungojn, aŭ tiujn fruaemeritiĝojn aŭ staban modifojn iom kompleze al la entreprenestroj; ili ne estas inkludotaj en la dramoj, kaj eĉ se ili devus foriri, ili okupus la lastajn vicojn. Beninda avantaĝo nuntempe!

Sed restas ankoraŭ io ege pli malfacile defendebla, kaj kies profitoj estas nur por la sindikatoj. Kiel oni povas defendi ke la laboristoj kiuj donis sian konfidon al aliaj kunuloj por ke tiuj ĉi ilin reprezentu, devos alfronti la artikolon 67an de la Statuto, kiu plifirmigas la malfacilecon por senmandatigi siajn reprezentantojn? Kaze ke la laboristoj volus kunvoki asembleon ili bezonus trionon el la tutaj balotoj tiucele, kaj ankaŭ absolutan majoritaton por senigi la konfidon donitan. La leĝo diras eĉ pli: Tamen, la senmandatigo nek povos efektiviĝi dum la formalpaŝigo de kolektiva laborist-mastra akordo, nek oni povos denove proponi ĝin antaŭ ol 6 monatoj. Tio estas, se iu reprezentanto laborista estas rubrikante kun sia estro kondiĉojn malfavorajn por la plimulto el siaj kunuloj, aŭ simple li perdas la konfidon de tiuj, kiuj elektis al li, la elektintoj ne rajtas senmandatigi tiun ulon ĝis la fino de la formalpaŝigo de la akordo, t.e., rubrikite ĝin. Krome, se oni proponas pridebati la konfidon donitan al la reprezentantoj, necesos ses monatoj ĝis la proksima ŝanco.

Tiuj ĉi du artikoloj de la Statuto de la Laboristo eble estas tiuj, kiuj estas kreantaj la tensiojn kiujn oni travivas nuntempe ĉe la entreprenoj inter la laboristoj kaj siaj reprezentantoj. Ĉiun tagon estas pli ofte vidi bildojn kiuj montras tiajn reprezentantojn preskaŭ en la neceso esti protektataj de la polico kontraŭ siaj kunuloj, kaj en kiuj la insultoj, senmeritigoj kaj eĉ ĵetoj de ovoj, tomatoj kaj ŝtonoj pripensigas ke la sento de senpoveco kiu estigas la malebleco de senkonfidigoj estas la kialoj de la priskribitaj scenoj.

La socia tensio estas forta, la reprezentantoj gardotaj de la menciita leĝaro, negocas, akordas kaj rubrikas solvojn por la aliuloj, sentante sin, kaj estante ili en la praktiko, malsama kolektivo; ili estas reprezentantoj de la laboristoj al kiuj la leĝo protektas por ke ili rompu la solidarecon kun siaj samuloj.

Maite Alcalá,

advokatino kunlaboranta de Societo Autogestión (Memregadon)


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio