La pasivigo de la frazoj estas ankaŭ tre facila, mi fermis la pordon estas pasive la pordo estas fermita de mi, kies signifo estas ekzakte la sama, kaj estas uzata ekde Zamenhof ĝis hodiaŭ, tute laŭ la 6-a regulo de la Fundamento.
Bedaŭrinde oni uzas la finaĵon -ita por montri nunan rezulton, forgesante ke -it-(laŭ la sesa regulo) signifas estinta tempo, ĉu estu uzata kun verba, adjektiva aŭ adverba sencoj, kaj ke la adjektiva uzo de -ita montras pasintan rezulton kiu povas daŭri aŭ ŝanĝi dum la tempo kiu pasis ekde la fino de la ago ĝis nun.
Tial la uzo de -ita por montri nunan rezulton nur povas esti tolerebla kiam estas uzata kun verboj kies rezulto ne povas ŝanĝi, kiel skribi, rompi, mortigi, ktp., sed ne kun verboj kies rezultoj povas ŝanĝi, kiel fermi-malfermi, varmigi-malvarmigi, ŝalti-malŝalti kaj ĝenerale ĉiuj kiuj havas aŭ povas havi la prefikson mal, kaj tiuj kiel konstrui, detrui, rekonstrui, ktp., kies rezulto povas esti ŝanĝita per posta ago.
Feliĉe, Esperanto havas multajn rimedojn ne esploritajn, kiel la sufikso ad, kiu kun la finaĵo -o estas uzata por substantivigi verbojn kaj kun la finaĵo -a povas adjektivigi verbojn, kiu estas ĝuste kion mi bezonas, verban adjektivon, kiu ne havas tempon.
Tia uzo estas ege simpla, kaj tute konforma kun la fundamento, ĉar nur bezonas uzi -ada pro montri rezulton kaj uzi -ita por montri agon.
Jen ekzemploj: la pordo estas fermita (pasinta ago). La pordo estis fermada (nuna rezulto). La pordo estis fermita(antaŭpasinta ago). La pordo estis fermada (pasinta rezulto). La kafo estas varmigita (pasinta ago). La kafo estas _ aŭ ne estas _ varmada (nuna rezulto). Vundita(kiu ricevis vundon). Vundada (kiu havas vundon: rezulto). Kiam mi alvenis, la fiŝo estis manĝada (pasinta rezulto). La sufiksoj -iĝ kaj -ig, ĉar ne interesas al la rezulto, oni povas ne uzi. Varmigita kaj varmiĝita havas la saman rezulton: varmada.
La pasivigo de mi fermis la pordon kiel la pordo estis fermita de mi (itista skolo), aŭ kiel la pordo estis fermata de mi (atista skolo), feliĉe preskaŭ ne konataj de la esperantistoj, estas ambaŭ malbonaj solvoj, ĉar estas mallogikaj, kontraŭfundamentaj kaj unu el ili ne permesas la uzon de la pluskvamperfekto kaj la alia de la imperfekto. La intencoj de ambaŭ skoloj estas bona, sed la rezultoj estas malbonaj.
Mi deziras kaj esperas ke ambaŭ skoloj aceptu la proponitan solvon, kiu estas pli logika, simpla kaj tute konforma al la Fundamento, kaj tiel malaperu la nunaj skismoj, kaj frate kaj amike ambaŭ laboru kune por la bono de Esperanto.