Mondunuiĝo

de Giordano Moya

Estas epokoj en kiuj la penso antaŭas la faktoj kaj gvidas ilin. Kontraŭe estas epokoj en kiuj la faktoj antaŭas al la penso, kaj oni ne scias kion fari.

Moya Nia epoko estas tia lasta. Jam okazis la planedumiĝo per la komunikado kaj en la financaj aferoj. Interreto estis nepensebla atingo en la komenco de nia jarcento. Sed socie ne tiel okazis la planedumiĝo. La pensuloj de la pasinta deknaŭa jarcento nek antaŭvidis tiajn teknikajn ŝanĝojn nek la planedumiĝon. Pro tio la pasintaj idealismoj fiaskis kaj nuntempe oni restas sen orientiĝo.

En Eŭropo la vivnivelo altiĝis, ankaŭ la kondiĉoj de la laborado, malpli da horoj de laborado kaj pli ferioj, tamen, tiuj avantaĝoj ne aperas sekuraj kaj ekonomia krizo povas ilin forigi.

Eŭropo enhavas proksimume tri cent milionojn de loĝantoj kaj la eksteraj landoj, kuj industriiĝas, pli malpli enhavas mil du cent milionojn. Se la kondiĉoj de laboro de tiuj mil du cent milionoj estus similaj al la eŭropaj, okazos nenio, la vivnivelo samgrade ĉie altiĝus, sed tio ne okazas.

Ĉu la ĉitieaj laboristoj antaŭvidis tiun malegalecon? La nuntempaj laboristoj ne interesiĝas pri tiuj sociaj aferoj. Ili ofte pasigas la tempon rigardante piedludon kaj ĝuante la konsumeman socion. La mensa malkvieteco ne estas propra de la nuna laboristaro nek de la aliaj sociaj klasoj. Kun tia mensa sinteno ne estas strange, ke faktoj tiel vastaj kaj gravaj kiel la planedumiĝo forestas el iliaj pensoj.

Ni plendas, ke tiel same la neŭtrala esperantismo kiel SAT stagnas. Sur la unua paĝo de Sennaciulo aperas la moto SATanoj, kutimiĝu la eksternaciajn sen-, pens- kaj agadkapablon. Lanti. Sed tiu moto malmultajn personojn altiras, tute kontraŭe, multaj, en nia esperantista movado, eĉ laboristoj, estas altirataj al novaj naciismoj, precipe etnaj. Tia malprogresema sinteno volas retroiri la socion al la mezepoko, en tuta kontraŭa direkto de la progreso, kiu devas atingi la homarunuiĝon. Zamenhof kreis la lingvon Esperanto-n por unuigi la homojn en homaron kaj ne por disigi ilin en mezepokajn nacietojn laŭ la tezo de etnaj liberecoj. En la mezepoko la etna libereco konsistis el la servuteco de la plejmulto.

La nuna planedumiĝo ne estas alio ol la materiala homarunuiĝo sen la socia kaj morala. Pri la socia oni klare povas vidi, ke tio farenda estas la tutmonda organizo de la laboristoj. Estas videble, ke la nunaj naciaj sindikatoj taŭgas por nenio. Se ili en iu ajn eŭropa nacio atingas altajn salajrojn kaj konfortan asekur-sistemon, tio estas respegulata per la altiĝo de la vendoprezo de la varoj, la entreprenoj ruiniĝas kaj la laboristoj estas maldungataj.

La financa kapitalo investas tie, kie la laboristoj havas malaltajn salajrojn, laboras eĉ infanoj kaj la asekursistemo mankas. Ili reale estas kontraŭstrikantoj de kiu ajn ĉitiea socia peto. Nia mondo esta kiel sola grandega vilaĝo aŭ fakte kiel du grandaj urboj. Se unu el tiuj urboj laboras plialtpreze, ĝi perdus la aĉetantajn klientojn kaj la tuta laboro translokiĝus al alia urbo. Alie, tial ke ĉiu ŝtato volas altiri investojn de la internacia financa kapitalo, tiu financa kapitalo preskaŭ estas liberigita de impostado.

Kiel agi? Ĉu retroiri al la naciaj merkatoj? Malaperus la socia bonfarto en la grandaj nacioj kaj la novaj etnaj nacioj alvenus al runiĝo. Ili ĝuos sian folkloron en la mizero. Kio estas necese estas atingi la socian planedumiĝon. Se la entreprenoj estas transnaciaj ankaŭ la sindikatoj devas esti transnaciaj. La kondiĉoj de la laborado devas esti akordaj en ĉiu parto de la mondo.

Ĉu estas solvoj? Unu drasta, malaltigi la asekursistemon kaj salajrojn en Eŭropo, kiel proponas la registaroj. Alia sekvenda, altigi aŭ fondi asekursistemon, adekvatajn salajrojn, malpermeson de infana laborado en la aliaj mondpartoj. Por tio oni devas pensi kaj agi supernacie. La rimedo ekzistas, sed oni ne atentas ĝin.

Necesas, ke oni lernu la supernacian lingvon Esperanton kaj ankaŭ asimilu ties internan ideon. Nuntempe la homara unuiĝo jam ne estas nura idealo, sed nepra neceso por trapasi la krizojn de mondunuiĝo kaj atingi konkordan homarunuiĝon en socia solidareco.


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio