Eseo monatotria:

Defendo de la esprima kaj opinia liberoj

Revuo kiu ne estigas polemikojn estas sankta, sed ne laika.

En la ĵusa historio de Hispanio estis diktaturo kaj, samkiel agas ĉiu konservativa diktaturo, estis malpermesata la esprimlibero kaj tial, la maldekstrularo ne havis la ŝancon alparoli la popolon egalkondiĉe, kaj atingi la povon.

Finiĝinte la diktaturo kaj restarigita la burĝa liberala demokratio, la maldesktrularo kontraŭstarinte la diktaturon prezentiĝis kiel la luktantoj por liberoj.

Dudek jarojn post la restarigo de la demokratio, la realo estas tre malsama, la maldekstrularo montriĝis publike kaj estris la nacion dum 13 jaroj, kaj ankaŭ eĉ ĝi estiĝis malamiko de la libereco. Sufiĉas du ekzemploj por ĝin pruvi.

La afero Quintana (kintana).

D-ro Quintana estas katedrulo pri psikologio kaj verkis libron enhavantan la opinion, ke ĉiuj homoj estas egalaj pro sia kondiĉo de personoj, tamen la personeco estas tute alia afero, ĝi estas socia produkto.

Tiu ĉi universitata profesoro konkludis, ke la personeco de la blankuloj estas supera ĉar socie ili estis kreintaj kondiĉojn kiuj igis ilin superaj rilate la nigrulojn kaj la flavulojn.

Se la personeco estas socia produkto, oni povas diri ke la blankuloj strebas al, aŭ ke la nigruloj emas al..., aŭ ke la flavuloj strebas al... Jen la mesaĝo de la verko de S-ro Quintana.

Aparte de tiuj ĉi ideoj oni povas sin demandi pri la konsisto de la supereco. Ĉu ĝi estas abstrakta inteligenteco? Ĉu ĝi estas agiva inteligenteco? Ĉu temas pri emocia inteligenteco?

Oni povas konsenti aŭ malkonsenti rilate la intelektan proponon de profesoro Quintana, sed ja ĉiu ajn intelekta propono devas esti kontraŭargumentata pere de ideoj, de pruvoj, de enketoj, de argumentoj aŭtoritataj, ktp.

Diskonigitaj tiuj ĉi premisoj, mi diras, ke la maldekstrularo hispana ne estas kontraŭstarigintaj la proponojn de S-ro Quintana per argumentoj, kun dialektiko de ideoj, sed per premoj kaj ĉantaĝoj. Tio estas, ke la maldekstruloj kiuj defendis antaŭ 20 jaroj la esprimliberon nun agas kvazaŭ la inkvizicio de la Aŭtriasoj. Nu, ne okazis bruligo de libroj de profesoro Quintana, sed oni devigis lin ekstermerkatigi la eldonon. S-ro Quintana ne estas bruligita kiel heresiulo, same kiel ni kutimis dum la reĝado de Karolo la Dua la Ensorĉigito, sed oni estas preminta lin por ke li eksiĝu de la instrua kariero.

Neniu intelekta argumento estas prononcita de la maldekstrularo kontraŭ la tezo de sinjoro Quintana sed, aliflanke oni estas preminta lin, insultante kaj preskaŭ minacante tiun profesoron.

Jen bedaŭrinda spektaklo kaj ankaŭ bedaŭrinda inkvizicieska praktiko flanke de tiu maldekstrularo. Sed la spektakloj ne finis ĉi tie.

La Afero de Kastilo-Manĉo

Kelkajn tagojn poste la ĵurnaloj publikis la jenan noticon: Profesorino estas forpelita de la Universitato de Kastilo-Manĉo pro sia rifuzo rubriki manifeston favore al Felipe González. La novaĵo ne estas denuncio farita de la profesorino, sed la sentenco de la Supera Justica Tribunalo de Kastilo-Manĉo praviganta tiun profesorinon.

Jen ŝanco por defendi la rajton ne rubriki manifeston kaj defendi la konsciencan liberecon, sed la maldekstrularo preferis silenti, kaj ŝajni neinformita.

Ĉu ili volis la esprimliberon tiucele? Ŝajnas al mi, ke la esprimlibero superas la sintenon de la hispana maldesktrularo. Tiuj ĉi faktoj konjektigas min la jenojn:

  1. Ke la intelekta nivelo de la maldekstrularo hispana estas malalta ĉar ne esti respondinta intelekte al la propono de sinjoro Quintana signifas, ke ĝi ne havas argumentojn kaj tial estiĝis la premoj kaj insultoj.

  2. Neniu partio aŭ ideologio povas defendi la publikajn liberecojn se ĝi ne havas intiman konvinkon pri la neceso praktiki tiujn liberecojn por eviti la starigon de totalismaj reĝimoj.

  3. La maldekstrularo ĝenerale konas tre bone la ekziston de totalismaj reĝimoj ĉar dum multaj jaroj ĝi estris, uzante tian politikan organizan sistemon, la duonon da Eŭropo, kaj en la hispana kazo, en kelkaj lokoj, dum la civila milito, tial la liberala fluo havas malmultan gravecon por maldekstrularo fundamentita intelekte sur totalismaj aj aŭtoritarismaj skizoj.

  4. Ene de la maldekstrularo oni devas rimarkigi la ekscepton de la anariistoj, ĉar ili ankoraŭ ne estas havintaj longdaŭran sperton pri ekzerco de la politika povo; oni ne scias ĉu la anariismo, en sia praktiko, kondutas totale same kiel la maldesktrularo socialisma (en kiun mi inludas la socialistojn, komunistojn, ktp).

  5. Ne defendi la rajton erari de sinjoro Quintana, aŭ la rajton ne rubriki manifeston apoge al sinjoro González signifas, ke iun tagon vi, kara leganto, aŭ mi, verkanto, povas suferi proceson inkvizi- cieskan flanke de la totalisma maldesktrularo, aŭ dekstrularon, en niaj vivoj.

Fine, mi ne volas ne mencii la inkvizicieskan modon deveninta el Usono kaj konatan kiel la korekto politika. Se triumfus tiu ĉi elekto, post kelkaj jaroj ni devus paroli, pensi kaj vesti samforme, manĝi aŭ trinki samforme kelkajn nutraĵojn kaj uzi saman lingvon internacian kaj unuformigan.

Sed tiun ĉi ideojn mi postlasas por aliaj artikoloj atendante la reagojn de la maldesktruloj eŭropaj kaj hispanaj.

Juan Antonio Cabezos Martínez


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio