Novaj leaoj

Nin atingis novaĵoj pri elstarigo de LEA itala kaj tiu rusa.

La unuan de februaro 1997, dum la Fonda Konferenco en Moskvo, estis kreita la rusan LEAn sub oficiala nomo Popola Rusa Esperanto-Movado (PREM). Kiel aliaj leaoj, PREM havas celojn disvastigi Esperanton en medioj de progresemaj demokratiecaj kaj maldekstrulaj medioj kaj atingadi politikajn decidojn favorajn al la internacia lingvo en la internaciaj, naciaj kaj lokaj instancoj. Oni povas kontakti PREMn pere de Nikolao Gudskov, Vladimir Bespalov kaj Miaelo Ĉertilov P.f.57 RU-105318, Moskvo, Rusio, kaj ankaŭ interrete ĉe era@glasnet.ru.

Simile, en januaro fondiĝis la Itala Laborista Esperanto Asocio (ILEA), kies respondeculoj estas Renato Corsetti kaj Giancarlo Rinaldo. Gratulon al ambaŭ asocioj, kaj ni voĉdonas por longdaŭran interlabora agado!


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio