Letero de KAE

Ni ricevis leteron el Kultura Asocio Esperantista. Ni reproduktas ĝin, ĉar ni opinias, ke ĝi interesas al averaĝa samideano:

    Karaj kamaradoj: nome de la SAT-membroj Ramon Manau Torres, Vicento Hernández Llusera kaj la subskribinto, José María Galofré Domingo, mi kunsendas la tuj suban leteron kontraŭ la ekuzado, en la lasta paĝo de Sennaciulo, de januaro 1997, de la ovala surogato, kiel signo anstataŭanta la tradician verdan stelon.

En la espero, ke vi favore konsideru nian peton, kiun ni formulas individue kaj ankaŭ nome de la organizaĵo Kultura Asocio Esperantista, de mi prezidata, SAT-ane via,

La letero menciita estas jen:

    La subkribintaj SAT-anoj, nome propra kaj en tiu de la organizaĵo: Kultura Asocio Esperantista (KAE), energie protestas pro la neoportuna apero, en la certe bonvena nova rubriko EL ESPERANTO-MOVADO, de la tiel nomata rugbeo-pilka, aŭ ovala surogato, anstataŭ tiu de Zamenhof aprobita insigno verdastela, jam tuta-monde konata kiel la veran simbolon de nia Esperanto.

Tiu ovala vinjeto estas niaopinie - kan ni ne estas la solaj kun tiu kriterio- neakceptebla kiel anstataŭigo de la tradicia verda stelo, signo facile distingebla, krom tre adkvata, ĉar ja signifanta la kvin mondopartojn, kiujn celas Esperanto.

Esperante, ke vi komplezu nian justan peton, SAT-ane vin salutas:

Ramón Manau Torres, Vicento Hernández Llúsera
kaj José María Galofré Domingo.

Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio