Ĉu hispana, aŭ kastila?

   Malfacila kaj ĉiam polemika elekto ĝi ĉiam estas. Ambaŭ vortoj estante korektaj kaj akcepteblaj, nur endas decidi kiam kaj kie oni devas uzi ĉiun.Ángela Soriano

La vorto hispana nomas tiun lingvon oficialan kaj plejmultan (laŭ la nombro da siaj parolantoj) en Hispanio, sed ni ne povas nei realon lingvan ekzistante en nia lando: kvar lingvoj kaj kelkaj dialektoj. Kiam oni parolas pri la lingvoj de Hispanio, oni citas la katalunan, la eŭskan, la galegan kaj la kastilan. Kial kastila kaj ne hispana? La respondo estas simpla: se ni parolus tiuetose pri hispana anstataŭ kastila, ĝi estus kvazaŭ agnoski, ke la ceteraj lingvoj ne apartenus al nia lingva-kultura kunhavaĵo.

La disvolvo kaj formiĝado de nia lingvo okazis paralele al tiu de la katulana kaj galega, kaj je tiu ekzakta momento, pro historiaj kaŭzoj, oni nomis ĝin kastila. Iom post iom, kaj helpita de la malsubiro (forcigita de subpremado) la malplimultajn lingvojn, la kastila antaŭeniris kaj ĉefiĝis kiel regan lingvon.

Per malfermo eksteren, per nomiĝo kiel hispana de Ameriko kaj per paralelo al aliaj nacioj (se el Francio estas la franca, el Italio estas la itala..., kial ne el Hispanio la hispana?), . nia lingvo nomiĝis plejmulte kaj antaŭ la mondo, la hispana.

Tamen, agnoskendas, ke tio ĉi estas facila por unulingvaj parolantoj, sed dulingvaj parolantoj agnoskas kaj sentas, ke siaj du lingvon apartenas al Hispanio, kaj ke pro respekto kaj toleremo, ni hispanparolantoj devus nomi kastela nian lingvon kiam ni renkontas parolantojn de la aliaj tri lingvoj hispanaj.

Tre vere estas, ke pri tiu ĉi temo kelkfoje ĉefas rezonoj socipolitikaj antaŭ tiuj lingvaj, kaj ke fanatikismoj troas ĝis uzi lingvan sistemon kiel persvadan metodon; sed endas superiri tiujn cirkonstancojn, agnoskante kaj valorigante nian lingvan riĉecon, ĉar fanatikismoj malofte atingis pozitivon, sed pli ĝuste pecigemon kaj konflikton inter popoloj.

Konklude, mi asertas, ke endas ĝin nomi ni hispana rilate al la ekstera mondo, kaj kastila rilate la aliajn hispanajn lingvojn.

Nur gardante sintenon tolereman, rispektan kaj fieran (lingva riĉeco de nia lando endas tiel) kaj konscienco kultura ebliĝos, kaj la lando aperos kiel tuto, eblas kunvivi armonie.

Ángela Soriano Román,
Profesorino pri Hispana Filologio.


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio