Ĥo, kia co!

ĥo!
Unue, mi klarigos, ke ne rilatas al mia verkemo, ke oni kritikis mian lastan artikolon pri la kastila- hispana disputo (KelS 32). Personaj aferoj gardis min for mia skribmaŝino, bedaŭrinde. Fakte tiuj kritikoj faritaj de Ŝnajpero kaj Golden tre klarigemas: al Snajpero mi diras, ke mi tute konsentas pri la titolo de sia artikolo. Bedaŭras mi, ke la enhavo ne honoris ĝin, ĉar li ne aldonis eĉ unu argumenton aŭ citaĵon sur kiu lia opinio subtenas, krome de lia persona sinteno de nekastilano. Mi mem ne estas kastilano (eĉ ne hispano mi estas), sed tio ne rilatas al la temo debatita.

Rilate al Golden, mi diras, ke la esperantistigo de sonoj havas tre seriozajn limojn, kaj fakte lj anstataŭ LL ŝajnas mokon, ĉar LL estas ununura sono same kiel hispana ch, dum lj estas du sonoj, same kiel esperanta grupo tŝ (se iu sukcesas prononci ilin!) Tiurilate, estus certe amuziga klarigo sia pri la esperantistigo de la kastilia Z! Mi sincere opinias, ke tiuj originismaj esperantistigoj estas ne alio ol kaŝita ŝovinismo. Ni sennaciismaj esperantistoj (ĉu ekzistas aliaj?) zorge legu tion, kion Lanti opiniis pri la afero (por ne mencii Zamenhof mem, kies doktrino pri tio estas ĉe la regulo pri internaciaj vortoj), kaj poste ni decidu senakre.

Kaj tiusence mi volas direkti vian atenton al senesperantistigo de esperanta sono kiun, kvankam kiel sudamerikanino mi ne kutime uzas kiam mialingve mi parolas, mi tamen ŝatas: Ĥo. Tiun konsonanton multaj esperantistoj ne regas, certe, kaj eble pro tio ni vidas, ke pli kaj pli oni anstataŭas ĝin per k: ne plu meĥaniko, ni nun havas mekanikon, ne plu ĥaosas ni, sed ni kaosas, kaj ankaŭ koleras kie antaŭe ni ĥoleris, kaj ni ne plu povas viziti tiun mirindan landon, Ĥinio, ĉar Ĉinio jam anstataŭis ĝin. Feliĉe, nia koro garantias, ke ĉiam ni povos kanti ĥore! Se ni klopodas trovi nefuŝan instruiston de Esperanto, post paro da minutoj ni povos taŭge prononci la ĥon. Kaj se ni ĉiuj povas prononci la ĥon, kial senesperantistigi ĝin?

La C estas ĥamaleona problemo, ĉar neniu antaŭe plendis pri ĝi, laŭ mia kono. Tamen, tre malmulte da personojn mi trovis, kiu bone prononcas ĝin. Se Esperanto estas fonetisma lingvo, la c ne estas du sonoj, sed nur unu. Oni lernas, ke ĝi sonas kiel ts en tso-tso muŝo, sed tio estas malvera. Ĝi sonas kiel la unua duono de t kaj la dua duono de s!, sed ĝi estas nur unu sono. La sekvo de tio estas, ke esperantistoj kiujn mi trovas, diras eĉ ne stsientso, sed ĉienĉo, ne tsimo, sed ĉimo, ne tselo, sed ĉelo (se ne qelo). Se c estas tiel malfacile lernebla, kial diable ni ne simple forigu ĝin, kaj anstataŭu ĝin per alia sono, kiel ekzemple la kastila c (q) en cielo? Mi ne povas ne kompari tiun malbonon de Esperanto kun tiu alia pri la ĥo. Tie, oni agnoskas la aŭtoritaton de nia majstro, sed praktike emas forgesi ekziston de sono kiun la angloj kaj la francoj (ĉefe) ne regas; ĉi tie oni konstatas, ke tro malmulte da homoj regas la korektan prononcadon, sed neniu anstataŭas la con grafike, kvankam sone oni aŭdas alian sonon. La sekvo estas, ke la sono ĉo havas du grafismojn: c kaj ĉ.

Sed mi estas pli konservativa ol mi ŝajnas nun: mi ne proponas, ke oni ŝanĝu ion ajn, sed mi petas al miaj kunlingvanoj esperantaj, ke ili klopodu prononci nian lingvon unikan bone, forte, elegante kaj kuraĝe. Regu la con, kaj ne timu la ĥon! Post ĉie, se ni esperantistoj ne regas Esperanton, kiel ni povus malebligi ridon al nia lingvo?

Isabel Acevedo


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio