Jen la kovrilo de aprilo de 1997

Kajero de aprilo de 1997: Kovrilo


Antaŭ unu jaro mi ekhavis la respondecon redakti la ligilon de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj. Jam unu jaro, kaj similas kvin!, tiel intense mi vivis la redaktado, rilatado, verkado, korektado, kaj eĉ senofendiĝado, ĉar estas multaj kamaradoj kiuj neniam faros magazinon, sed lerte kritikas erarojn faritajn de tiuj, kiuj kuraĝas diri tion, kion ili opinias, surpapere.

Mi esperas, ke vi plue apogos nin en tiu tasko, kaj ke vi ade kontribuos al la historio de Kajeroj el la Sudo pere de viaj komentoj kaj kunlaboraĵoj.

Ĉi monate la kovrilo montras belan desegnon de nia kamarado Snajpero, kaj la kovrila temo, kiu estas la renovigo de la respondecularo de HALE. Varman temon vi trovos ene, kiun ni debatis en nia Kunsido la 7-an de februaron. Oni vidas fotojn de la kamaradoj kiuj prenis sur si la taskon renovigi kaj vivigi nian asocion: Martín Bustín Benito (Prezidanto), María del Mar Guirao Gallego (Vicprezidanto), José Pina Tuells (Sekretario), José María Bernabéu Franco (Kasisto), Juan Antonio Cabezos Martínez (Voĉdono), Nicolás Gil Carballo (Libroservo), kaj kiu tion redaktas, Jesús de las Heras Jiménez (Redaktoro). Deziru al ni bonŝancon, ĉar ni bezonos ĝin! :-)


| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 1ª) | Kajeroj |