Ĝenerala Kunsido de HALE

La sepan de februaro de 1997.


Je la kvina horo neniu ĉeestis.

Je la kvina kaj duono (dua kunvoko), ĉeestis Johakimo Periago Rubio kaj María del Mar Guirao Gallego.

Je la sesa horo (tria kunvoko) ĉeestis ankaŭ S-roj José Pina Tuells, Juan Antonio Cabezos Martínez, Kasisto José María Bernabéu Franco kaj Prezidanto Martín Bustín Benito. Poste venis Yolanda Guirao Gallego.

La ĝisnuna sekretario petis parolon antaŭ ol diskuti la punktojn de la tagordo por komuniki al la ĉeestantoj la salutojn el kamarado Antonio Marco Botella, kiu ne venis pro malsano, kaj liajn bondezirojn por sukceso al la Kunsido. Ankaŭ mi informis pri liaj lojalaj kritikoj al la nova Kajeroj el la Sudo, kiuj helpos la redaktoron fari pli bonan revuon.

Ĉar post tria kunvoko ĉiu decido estas laŭleĝa, la kunsidon la Prezidanta Moŝto malfermis oficiale.

Jen la decidoj:

  1. Reformoj de Statutoj. S-ro Pina Tuells proponis ŝanĝi la antaŭlastan paragrafon de la artikolo 10-a de la Statutoj, kiu diras: La elektoj de la Prezidanto, Sekretario kaj Kasisto fariĝos inter la membroj loĝantaj en sama urbo kie sidas la Asocio, fakte ili estos la gvida aparato kiu direktos kaj administros la societon. Laŭ li, se ĝin oni ne ŝanĝas, la Prezidanto ne povus esti la nuna ĉar li ne loĝas en Callosa, kaj ne povas esti aliaj estraranoj, ĉar nur la kasisto loĝas en tiu urbo. Post rapida baloto, unuanime oni ŝanĝis la paragrafon, kiu ekde nun tekstas tiel: La elektoj de la Prezidanto, Sekretario kaj Kasisto fariĝos inter la membroj apartenantaj al HALE dum antaŭ pli ol unu jaro, kaj fakte ili estos la gvida aparato kiu direktos kaj administros la societon.

    Novan paragrafon oni aldonis al artikolo 10, kiu tesktas: La estraro elektos Vicprezidanton, kiun la sekvonta asembleo ĝenerala devos aprobi. Sia ofico daŭros tiel, kiel tiu de la estraro.

    Post la epigrafo Koncernas la Prezidanton, oni aldonis la sekvontan:

    Koncernas la Vicprezidanton:

    1. Anstataŭi la prezidanton,
    2. Ĉian alian taskon konsentitan inter li/ŝi kaj la Prezidanto.

    Sekve de la reformo pri la sidejo, oni ankaŭ reformis la artikolon 2, kiun oni legis tiel: La sidejo de la Asocio estas Callosa de Segura (Alicante), strato Gral. Primo de Rivera, 6, kaj ... Tiu artikolo ekde nun tekstas: La sidejo de la Asocio estas la urbo kie la Prezidanto loĝas, kies adreson oni trovas je la dua paĝo de la tiama Kajeroj el la Sudo. Tiu permesos nin ŝanĝi Prezidanton sen ŝanĝi la Statutojn.

    La ankoraŭa sekretario proponas senhispanigi HALEn, tio estas, ke nia asocio estu ekde nun Asocio de Laboristoj Esperantistaj, fundamentante sian proponon en la fakto, ke HALE estas nun sufiĉe konata ekster Hispanio, kaj estas multaj kamaradoj kiuj jam manifestis al li sian volon aniĝi la asocion. Tamen, estante nacia asocio, eble ili ne sentus sin sufiĉe komfortaj. Aldone, oni atingas la bultenon de nia asocio ĉie en la mondo pere de Internet, kaj dum la momento kiam tiu ĉi asembleo kunsidas, 587 personoj jam legis nian bultenon pere de la interreto, plej multe ekster Hispanio. Ankaŭ, ni ĉiuj diras, ke ni estas sennaciaj, kaj tial ne taŭgas, ke nia asocio estas nacia ĉar ĝi estas hispana. Ne hispana, nia asocio devus esti monda, ĉar nia sinteno estas tute kultura kaj sennacia.

    Sekvis interesa debato fare de S-roj Bernabéu kaj Bustín, kiuj diris, ke por alinaciuloj jam estas SAT; kaj ankaŭ oni asertis, ke mankas sufiĉe da debato por fari tiun gravan decidon. La nuna sekretario invitis ĉiujn skribi artikolojn por publikigo en nia bulteno ĉirilate. Post tio, oni balotis tiel:

    Por la senhispanigo: du voĉoj. Kontraŭ: tri voĉoj. Ne voĉdonis: tri. Sekve, Hale restos Hale.

  2. Elekto de Nova Estraro. La sekretario demisiis, kaj ĝin farante li proponis novan estraron por konsidero de la Asembleo:

    La nova teamo de Hale. Prezidanto: Martín Bustín Benito, el Alikanto,
    Vicprezidanto: María del Mar Guirao Gallego, el Lorca (Murcia),
    Sekretario: José Pina Tuells, el Murcia,
    Kasisto: José María Bernabéu Franco, el Callosa de Segura (Alikanto),
    Redaktoro de Kajeroj el la Sudo: Jesuo de las Heras Jiménez, el Murcia.
    Unuanime la Asembleo aprobis la proponon, kaj sekve tiu estas la nova estraro. Gratulon al ili.

  3. Budĝeta raporto, de la kasisto. José María Bernabéu Franco diris, ke kotizis nur 33 homoj ĝis nun, kvankam kelkaj kotizis po du jaroj. Nun estas 156.800 pesetoj en niaj kontoj, kio surpasas la limon, kiun ni mem metis en niajn Statutojn (artikolo 14). Oni aprobis aĉeti skaneron por pli bone fari nian revuon, kaj post debato ĉu aĉeti bonan ilon, aŭ eĉ plibonan kostante duoble, oni finfine aprobis aĉeti HP P4 skaneron, kiu kostas proksimume 80.000 pesetoj. Tio malaltigos nian budĝeton sub nia agnoskita memlimo de 90.000 pesetoj. Ankaŭ la kvalito de la Kajeroj el la Sudo pliboniĝos ekde la venonta numero, ĉar oni faros ĝin en pli bona presejo.

    La sinjoro kasisto insistis, ke la kotizantoj devas ricevi kvitancon de la pago, sed kostas multe da mono presi ilin. La redaktoro de la magazino promesis fari tion kaj sendi kvintancojn _ laŭ informo de la kasisto _ ene de la magazino. Tiu kostos nenion kaj garantios la rajton de la paginto al pagprovo.

    Laŭ peto de la redaktoro de Kajeroj el la Sudo, oni aprobis unuanime, ke la anoj el Afriko kaj Azio devos pagi nur duonon de la kotizo. Tio ne signifas pliigo de la kotizo de la resto el la mondo, kies kotizo ankoraŭ estos mil pesetoj, aŭ samvaloro en fremda devizo. Se estas malfacile sendi monon el fremdio, oni povas sendi la monon pere de afrankilo aŭ en la loka deviza bileto enkovertita en registrita letero. La kotizon oni devas nepre sendi al la Kasisto, kies adreso estas ĉe la dua paĝo de la tiama Kajero el la Sudo.

  4. Demandoj kaj proponoj.

    1. La Sinjoro Prezidanto manifestis, ke samideano Vicente Hernández Llusera plendis, ke li ne plu ricevis la revuon antaŭ unu jaro. La redaktoro diris, ke antaŭ unu monato li sendis al li la kvar lastajn numerojn, kaj ankoraŭ esperas li agnoskon de ricevo. Aldone, la poŝto resendis kelkajn magazinojn ĉar la adresoj ne estas akurataj. Bonvolu estu paciencaj la samideanoj, kaj sendi al ni la novan adreson, ĉar alimaniere ni ne povos atingi ilin.

    2. Eldonita de Alan Gould: en la lasta kongreso oni konsentis ekfari komunan ligilon inter-lea. La Prezidanto legis la artikolon Bonvenon al itala LEA!, presita ĉe tiu ligilo, kaj substrekis, ke estas interesa, ĉar ni povas interŝanĝi ideojn.

    3. En la pasinta kunveno de HALE la redaktoro de Kajeroj el la Sudo demandis pri al kiu oni devos sendi la revuon, ĉar ne ĉiu ricevanto pagas la kotizon. Oni devas nepre sendi ĝin al ciuj laboristaj esperantaj asocioj (leaoj). La redaktoro diris, ke li ĝin jam sendas al ĉiuj kaj ankaŭ al aliaj revuoj esperantaj kiel revuan interŝanĝon. Krome de la pagintojn, oni devas ankaŭ sendi kelkaj ekzemplerojn al aliaj samideanoj por promocii la revuon, laŭ la kriterio de la redaktoro. Kio ne estas defendebla estas, ke pagas 33, sed la revuon oni sendas al 500 homoj!

    4. S-ro Pina manifestis, ke nepras starigi strategion por varbado kaj pliigo de la influo de nia revuo kaj asocio. Kiamaniere ni pliigos la nombron? En Hispanio troviĝas potencaj interesuloj ĉe maldekstraj movadoj. La strategion oni devas plani. Alia afero estas tion fari: kion konkretan rimedon oni havas? La Prezidanto respondis,ke estas kelkaj gravaj intelektuloj, sed ankaŭ manifestis, ke li opiniis, ke Esperanto venkos kiam la simpla popolo ĝin uzas. La intelektuloj povas lerni Esperanton per si mem, kiam ili volos. Li tiam proponis gvidi kursojn en sindikatejoj kaj aliaj laboristaj etosoj.

    Antaŭ ol fermi la Kunsidon, la Prezidanto anoncis, ke estos Kunsido en Benidorm baldaŭ, kaj ke oni povas peti aldonon de punktoj por diskuto en la tagordo publikigota en Kajeroj el la Sudo.

    Je la oka horo de la 7-a de februaro de 1997 fermis la kunsidon la Prezidanto renovigita, S-ro Martín Bustín Benito en la Kafejo Candela, de Murcia, Avd-a Juan Carlos I, 24, 30008 MURCIA.


    | Kajero 34ª | En PDF (paĝo 9ª) | Kajeroj |















    Rimarko.- Post la kunsido, ni lernis,ke la Kunsido de Benidorm estos la 19-an de aprilo he la 10:30 ĉe la Casal del Fester, Str. sen nombro, Benidorm. Estos la Oka Kongreso de VEF kaj Murcia, kaj je la 11:30-a horo okazos la kunveno de delegitoj grupaj, je la 14:00 bankedo, 17:00 Ĝenerala Kunsido, 18:00 Malfermo Oficiala kun saluto de aŭtoritatoj kaj Parolo de samideano Antonio Marco Botella. La bankedo kostas 1800 pesetojn, kaj la aligo al la Kongreso 1500. Se vi volas atendi, vi povas pagi ĉe Caja Postal, bankokonto 00-0017.830.370 oficejo de Plaza de España, Valencia.

    Reiri al teksto.