Komuniko de SAT-Broŝurservo:

Omaĝo al kdo Roland LEVREAUD

Por plu omaĝi al nia karmemora kdo ROL (lia bela traduko de Memvola servuto de la Boétie estas havebla kontraŭ 100 francaj frankoj ĉe kdo B. Schneider) SAT-Broŝurservo preparas eldonon de liaj artikoloj kaj prelegoj de 1950 ĝis 1989.

Sub la titolo Ne nur vortoj, sed agoj baldaŭ aperos la unua, 112-paĝa, kolekto de artikoloj.

Sekvos alia broŝuro: Prelegoj kaj aliaj artikoloj arigonte la tekstojn aperintajn en Sennacieca Revuo (80 paĝoj en formato A4).

Ambaŭ estos disponeblaj kaj liverotaj en la unuaj monatoj de 1997. En Laŭte de novembro-decembro de 1996 aperas la detala enhavo de ambaŭ broŝuroj.

Kiel akiri ilin?

Ĝiri al jena poŝtkonto:

Cercle amical espérantiste, 33 71 74 Bordeaŭ.
(Adreso: FR-47470 Beauville) aŭ al peranto de Laŭte!)

Kribo

| Kajero 33ª | En PDF (paĝo 9ª) | Kajeroj |
Muziko: Verkante, infana popolkanto, en aparta versio de mi mem.