Redaktore:

Seriozeco, dececo ne signifas diktatoreco.

Seriozeco, ne diktatoreco... Kelkaj samideanoj sciigis min pri diktatora interpreto de mia lasta editorialo fare de ili. Mi ne volis diri tiam, ke oni parolos en tiu ĉi magazino nur pri tio, kion la redaktoro volos, sed ke la lingva respondeco de la revuo kuŝas nenie ol ĉe la redaktoro mem, kaj ne ĉe eventualaj aŭ kutimaj provkorektantoj. Sed mi ankaŭ proklamis tiam, ke koncernas sole la redaktoron la difino de la politiko de la magazino, kaj tiusence Kajeroj el la Sudo estas mia magazino kvankam ĝi samtempe servas HALEn kiel organon kaj ligilon. Tamen, la magazina politiko estas klare difinita ĉe la paĝo 2, apud la enhavo. La paĝoj de la magazino estas malfermitaj al tiuj, kiuj havas ion por diri, kiel vi vidos en la sekvantaj paĝoj. Kajeroj el la Sudo portos vian voĉon tra la tuta mondo pere de Internet, kaj pro tio viaj artikoloj devas esti respondecaj kaj respekti veron. Tio donas gravecon, sed ankaŭ mirindecon, al tio, kion vi povas kaj volas diri.

Pro tio mi nur diros nun, ke kvankam oni menciis la redaktorojn de El Correo del Esperanto kaj Kajeroj el la Sudo en la lasta numero de Boletín, oni ne diris tie la veran mesaĝon, ĉar la sanktan nomon de HEF estos uzita inter ni ĉiu foje kiam ni trovos interesa por niaj legantoj, ĉu favore, ĉu malfavore nur dependante el tio, kion la respondeculoj de HEF faras kun ĝi. Ni neniam parolis nek parolos nome de HEF, sed ni daŭrigos parolante pri ĝi senrigardante la cenzuron. Se necese, ni plie klarigos niajn enigmajn vortojn nunajn, sed ni preferus fari tion en la paĝoj neinternetaj de Boletín ...

Tiu ĉi foje ni turnis al laboristaj temoj pere de longa eseo verkita de laboristoj italaj virinaj Ritanna Armeni kaj Rina Gagliardi kaj tradukita de José Pina. Eble estos reagoj pri ilia temo.

Grava novaĵo estas, ke ni kunvenos je la 7-a de februaro en Murcia por historia decido. Ni opiniis, ke ĉiu ano de HALE devus havi kopion de nia statuto, kaj sekve vi trovos ĝin en paĝo 23. Se vi ŝatus ŝanĝi ion, vi havos la ŝancon la venontan monaton!

Ĝis la (ĉi foja?) revido!
| Kajero 33ª | En PDF (paĝo 3ª) | Kajeroj |
Muziko: Drasisto, popola mursja kanto.