LA TAJFOREGNO DE MURCIA-III,

El Lirikaj perloj de Al-Andalus,
de Antonio Marco Botella


Li (Ibn Arabi) resumas siajn ideojn per jenaj versoj:

Vere, nur ekzistas Dio.
Ekster Li nenio restas.
Nur ekzistas lia volo
kaj eksprimoj diesencaj.
Ĉio, kio en l' ekzisto
nun montrigas kaj aŭtentas
estas Di', esprimo sola,
kiu al Li apartenas;
havas homan karakteron
tio, kio ŝajnaspektas.

La ekzistado de pluraj religioj li eksplikas montrante absolutan indiferenton al tiuj formoj ekzistantaj, ĉar laŭ li, kompleta kaj perfekta manifestiĝo de Dio nur estas tiu, kiun Li mem komunikas al mistikaj animoj. Tial, la Dio de mistikuloj ĉiam estas la sama, sen la karakterizoj kiuj diferencigas la diversajn religiojn. Tiusence li tiel poezias
:

Mia kor' akceptas formojn
kaj karakteriz-plurecon:
por gazeloj, herbokampoj;
por monaĥoj, rifuĝejoj;
ankaŭ temploj por idoloj
kaj Kaab' por pilgrimceloj;
ĝi akceptas Koran-libron
kaj de Tora la tabelojn...
Sekvas mi am-religion,
kien iras la kameloj.
Amo estas mia fido,
Amo estas mia kredo.

Ibn Arabi, mistika poeto antaŭ ĉio, verkis du kolektojn da poemoj. Unu, Turÿuman, jam priparolita, kaj alia Divano -kolekto da poemoj-, versoj mistikaj, por kies verkado li uzis ĉiujn elemento tradiciajn en la araba poezio. Ekzemple, li tre ofte uzas en tradician scenejon de la beduenoj: la dezerto. La celo estas ĉiam esprimi ideon pri provizoraj kampado kaj foriro, pri angora soleco kaj atendo, aŭ pri nostalgio kaj reveno. Poste oni muntas poemon kiel la jenan:

Dum foresto nostalgio
amarigas min, elĉerpas,
sed vin trovi ne kalmigas
nek ĝojigas min amplenan,
ĉe forest' prezenc' signifas
nostalgion vivosentan.
Retroviĝ' neatendita
estas ja dolor' kruela,
ĉar rimedo al pasio
ĉiam estas nekompensa,
temas pri vizi' revata,
kiun la real' superas.
Unuiĝo kaj majesto
vian belon pliakcentas,
ne ekzistas iu homo
kies ampasi' ne kreskas
rigardante harmonion
de l' beleco via hela!
Daŭrigota...

Jesuo

| Kajero 32ª | En PDF (paĝo 43ª) | Kajeroj |
Muziko: Ĉifoje la muziko estu la parolo mem, ĉar laŭ mi ne ekzistas pli bela melodio ol vortumado pasia de bela poemo.















NOTO DE LA REDAKTORO.- Ĉi tiun poemon mi legis ĉe la malfermo de la Internacia Kongreso por Ibn-Arabi, kiu okazis en Murcia la pasintan 21-an de oktobron de 1996, kiun ĉeestis espertuloj el la tuta mondo. Ili vidis, ke Esperanto festas kaj diskonigas nian poeton tra la tuta mondo pere de la gravega verko de Marko Botella kaj Kajeroj el la Sudo.

Reiri.