Ni bone konas la pensadon de Zamenhof: li forte amis homaron kaj pensis, ke ĝi ĉesos interbatali se ĝi povus facile kaj rekte interkompreni. Unuavice, Rotario ne aspektas tiel idealista, sed, kiam oni atente legas la verkojn de Paul Harris, bedaŭrinde elĉerpitaj, oni komprenas, ke li ankaŭ estis forte motivita de amo por homaro kaj konvinkita, ke interkompreno inter la popoloj kondukos al ĝenerala paco. Inter siaj pluraj verkoj, This Rotarian Age (Tiu ĉi Rotaria Epoko) enhavas multajn paragrafojn kontraŭ milito.
Inter la mondmilitoj, Rotario Internacia plurfoje rezoluciis favore al Esperanto, ĉefe en 1932, kaj unu el siaj Prezidantoj, la franca Maruice Duperrey, estis konata esperantisto. La brita revuo The Rotary Wheel (la rotaria rado) ofte publikigis specialan 20 paĝan kajeron pri la lingvo internacia. En 1942, rotaria konferenco okazis en Londono, Britujo, sub prezidenteco de Sydney Pascall, eks-Prezidanto de Rotario Internacia. Inter aliaj interkomprenigaj projektoj estis proponita la instruado de Esperanto en elementaj lernejoj. Tiu konferenco estas rigardata kiel al antaŭ-kunveno de UNESKO.
Sed Paul Harris neniam aludis al Esperanto en siaj verkoj, nek al inter-kompreniĝaj problemoj. Tamen, li multe vojaĝis tra la mondo, inter 1928 kaj 1937. Tiel lia pensado plilarĝiĝis per renkontoj kun aliaj popoloj. Sed, ŝajne, la nura uzado de la anglo-usona lingvo ne tro malhelpis lin. Malgraŭ tiu nescio, Paul Harris multe lernis de aliaj landoj, kaj sia kulturo ne restis nur usona. Ekzemple, li skribis en This Rotarian Age, ke la eŭropanoj, malsimile al usonanoj, ne konsideras monon kiel estas la ĉefa celo de la vivo. Ilia sinteno koncerne la rilatoj inter la aferoj kaj la vivo estas pli sana ol la sinteno de usonanoj.
Profete, li ankaŭ opiniis, ke en la estonto, libera tempo estos multe pli longa ol labortempo. Edukado ne plu devos nur prepari al profesia vivo, sed ankaŭ organizado de libertempo. Do la homoj havos multajn ŝancojn renkonti kaj rilati kun malsamlingvanoj, mal- samkulturanoj.
Fakte ni konstatas, ke la profetaĵo de Paul Harris estas nun ĉiutaga realaĵo. Kiel komerco kaj produktado, libertempaj vojaĝoj kaj distraĝoj estas mondskalaj. Sed tro multe da turistoj aŭskultas nur sian gvidiston kaj ne rilatas kun la popoloj de la vizitataj landoj.
Rotario Internacia uzas kvar oficialajn lingvojn: angla, japana, hispana kaj franca. Aliaj landoj ŝatus, ke siaj lingvoj ankaŭ oficialiĝu. Rotario certe ne povas,kiel OUN (Organizado de Unuiĝintaj Nacioj) uzi dekon aŭ dudekon da lingvoj. Tio estus ege multekosta. Do, RADE esperegas,kaj proponas, ke iam Esperanto fariĝos oficiala lingvo por rotariaj rilatoj. Ĉar ĝi estas neŭtrala, kaj facile lernebla, la peto por uzado de pluraj lingvoj ĉesos kaj Rotario ŝparos multe da mono. Tiel, finfine, la pensoj de Harris kaj tiuj de Zamenhof renkontiĝos.
Sed, antaŭ nelonge, oni malkovris ekzempleron de no 8 de Mondamikeco, oficiala bulteno de Rotaria Esperantista Amikaro, datita je oktobro 1931. Tiu 12 paĝa presita bulteno mencias la kvaran ekzistadan jaron de la Amikaro, kiu do estis fondita en 1928, en Anglujo kaj Francio. Tiu rotaria amikaro, regule konstituita, jam kapablis kunvenigi 12 delegitojn de pluraj nacioj dum la Internacia Rotaria Kongreso en junio 1931 en Vieno, Aŭstrio. Ii do sendube estas la unua Rotaria Amikaro, 19 jaroj antaŭ tiu de jaktistoj.
Marc Levin