Aidaŭo

Kiĥotoj La momento de la adiaŭo

Kaj alvenis finfine la momento de la adiaŭo. Momento ja malfacile vortumebla, kvankam atendata ekde kiam ni, la ĝisnuna redakta duopo de Kajeroj, anoncis nian intencon transdoni nian taskon alimanen. Momento de viva emocio. Kiom da neforgeseblaj vibroj! Naski enton, doni al ĝi formon, disvolvi ĝin al tuto kun propra karaktero... Nu, tiajn etapojn ni trapasis ne sen peno, tamen kun granda fervoro: endis kaj indis krei ĉi-latitude liberan esprimkanalon por la voĉo de la maldesktra esperantistaro. Almenaŭ tian celon -humile ni asertas- ni plenumis. Ja 29 numeroj de nia gazeto, seninterrompe kaj sufiĉe akurate aperigitaj laŭlonge de naŭ jaroj, atestas pri nia pozicio: kondamno de ajna atenco kontraŭ la homaj rajtoj kaj la medio, de ajna fanatikismo, defendo de la socia justo, de laboristaj depostuloj, de progresemaj idealoj... Kaj emfazo pri la kulturo kiel popola emancipelemento daŭre uzurpita de la regantaklaso. Jen la konteksto de niaj literaturaj sekcioj: eseoj kaj poemoj, multaj el kiuj, premierinte sur la paĝoj de Kajeroj, konsistigis/os libroformajn studaĵojn kaj poemarojn.

Ni kaptas ĉi ŝancon por elkore danki la nemalmultajn amikojn de nia bulteno, ĉian kunlaborantojn, ĉiujn kamaradojn, kies sinceraj esprimoj de entuziasmo kaj, foje, de konstrua kritiko spronis nin al ĉiam pli arda kaj flegita laborado. Apartan dankon al la redaktoroj de SAT- Amikaro kaj Sennaciulo, kiu republikis Kajeroj-artikolojn kaj rekomendis nian gazeton al sia legantaro. Fine, niajn plej bonajn dezirojn al nia nova redaktoro, k-do Jesús de las Heras, kiu ekoficos venontnumere. Ni transdonas al li iaman materie modestan sed emocie riĉan kapitalon, kun la konvinko, ke post naŭ jaroj ĝi bezonas novan limfon, novajn blovojn, novan perspektivon. Ĉiuflankan sukceson en la dua epoko de Kajeroj!

La Redakcio


Kajero 29ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Aliaj Kajeroj
Depósito legal: Z-2398-88
Presejo: Eurocopia, S.L.
Muziko: Memoro pri Alhambro de Francisko Tárrega.