La signifo de la verbo «skafandri»

       Antaŭ unu jardeko Retto Rossetti publikigis artikolon titolitan Kion scias la poeto (1), en kiu li plurfoje stumblis sur la glitiga vojo de la esperanta semantiko. Por ĝustigi liajn erarojn, mi publikigis Kion ne scias la poetoj (kaj la aliaj) pri la transitiveco de verboj  (2). Rossetti ne dankis min pro la konsiloj pri plibonigo de sia lingvouzo; male, li obstine republikigis sian artikolon sen poluri ĝin laŭ miaj precizigoj (3). Tio ja odoras je senrespondeco.

    En tiu ĉi artikolo mi prezentos unu ekzemplon de la Esperantaj vortoj, kiujn li misuzis. Temas pri la verbformo skafrandri en la sekvaj citaĵoj ĉerpitaj el la kolekto da eseoj Arto kaj naturo (Budapeŝto, 1989).

1. "... ĉi poemo ne estas nova, kaj ĝi estas de 'Shakespeare' ĉefe laŭ la opinion de la fervora usonano, kiu ĝin skafandris en Oxford, Anglio..." (pĝ. 56).
2. "kaj nun mi sondas mian memoron por skafandri kelkan nombron de tiaj verboj" (pĝ. 73).
3.  "Sed dum Forge skafandras en la homa animo aŭ vojaĝas per tempomaŝino..." (pĝ. 124).

    Kion povas signifi skafandri en la tri frazoj surpaperigitaj de poeto Rossetti? Plena Ilustrita Vortaro (PIV) informas, ke la substantivo skafandro estas "hermetika vesto, garnita per vitra kaj metala kapujo, kaj regule provizata per freŝa aero, per kiu oni povas iri kaj labori subakve".  Skafandristo estas  "metiisto, kiu laboras en skafandro". Ambaŭ venas de la samsignifaj  francaj vortoj scaphandre kaj scaphandrier. Ne registrita en tiu vortaro estas la verboformo skafandri, kaj mi neniam renkontis ĝin en verboj de aliaj esperantistaj aŭtoroj. Kial, do, Rossetti aŭdacis ne nur krei tiun verbformon sed ankaŭ doni al ĝi signifon, kiu tute ne rilatas al subakva laboro?

    Estas eble konsekvence derivi la signifon de la verbo skafandri surbaze de analogio kun aliaj Esperantaj verboj plurformitaj surbaze de substantivoj signifantaj vestaĵojn.
       
        Konforme al la vortformado en Esperanto kaj la difinoj en PIV, evidentas, ke la rekta verbigo de nomo de vestaĵo donas al la verbo la signifon "provizi iun aŭ ion per la menciita vestaĵo", kaj tiaj verboj estas transitivaj, ĉar ili esprimas agon, kiu pasas de subjekto al objekto. Sakfandri, do, devas signifi analogie kaj logike vesti, kovri aŭ provizi per skafandro. La verbo skafandri elcerbigita kaj uzita de Rossetti en la ĉi-supre cititaj frazoj ne estas senchava, ĉar ne estas racie imageble, kiel oni povas vesti agojn per subakve uzebla ekipaĵo!  Frazo 1 temas pri iu usonano, kiu, leginte librojn kaj manustriptojn en biblioteko, trovis aŭ malkovris poemon. En la dua frazo Rossetti esploris aŭ traserĉis en sia memoro por ĉerpi ekzemplojn de verbojn. Frazo 3 informas, ke aŭtoro Forge rigardis aŭ fosis en la homa animo. Rossetti mizere mispaŝis, ĉar li ne uzis en siaj frazoj klare kompreneblajn verbojn kiel la sekvajn: rigardi, observi, ekzameni, (tra)serĉi, (el/pri)fosi (f.), esplori, enketi, sondi, skolti, rekognoski, prospektori ks. kun la celo identigi, malkovri aŭ riveli.

       La procedo de verbigo de vestaĵ-substantivoj ekzistas ne nur en etnolingvoj kiel la angla kaj la franca,kiel indikas la ĉi-supraj ekzemploj. Paralelaĵoj troviĝas ankaŭ en la hispana lingvo;
    a. calza - calzar: piedvesti.
    b. velo - velar: vuali.
    c. corona - coronar: croni.
    ĉ. venda - vendar: vindi.
    d. faja - fajar: zoni.
       
        Tamen, oni devas esti singarda pri la signifo de etnolingvaj verboj. Dum en Esperanto la verbo ĉiam signifas, aŭ devas signifi, kovri per iu vestaĵo, en etnolingvoj la verboj povas havi alian, kelkfoje figuran signifon, rilatantan al la maniero uzi la koncernan vestaĵon. Du tiaj verboj en la hispana estas:

       a. capa - capear: mantel-ludi, toreadi.
       b. zapato - zapatear: piedfrapi, fari ŝudancon.

            Rimarku, ke en tiuj du ekzemploj la verba finaĵo estas -ear anstataŭ -ar. Tio sugestas, kiel estu eble doni al la radiko skafandr- la signifon "uzi tiun veston por subakva esplorado" per aldono de la sendefina sufikso um: skafandrumi. Analogie eblas traduki capear kaj zapatear per mantelumi kaj ŝuumi.

Berrnard Golden

Gloso
             En la franca lingvo scaphandre estis uzata en la jaro 1775 kun la signifo savzono; la nuna signifo de la vorto datiĝas de 1800.

            La nomo de la uzanto de scaphandre havas du formojn: scaphandrier (1805) kaj la variaĵo scaphandreur (1868). Etimologie ĝi estas kunmetaĵo de du helenaj vortoj, skaphé barko kaj anér/andros, viro, do la signifo estas bark-homo.

Notoj

1 Reto ROSSETTI. Kion scias la poeta. Filologo, n-ro 33-34, 1987, pĝ 7-9. Represita en Literatura Foiro, n-ro  113, 1988, ĝ 18-19.
2 Bernard GOLDEN. Kion ne scias la poeto (kaj la aliaj) pri la transitiveco de verboj. Filologo, n-ro 35, 1987, pĝ. 6-8. Represita en: Esperanto en Skotlando, n-ro 156, 1991, pĝ 14.17, kun la titolo Kion ne scias la poetoj pri la transitiveco de verboj.
3 Reto ROSSETTI. Kion scias la poeto. Pĝ. 72-73 en Arto kaj naturo. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1989. 126 pĝ.

Kajero 28ª ~ En PDF (paĝo 11ª) ~ Kajeroj