Bonvolu ridi, sed ne tro!

  
  Ruza junulo.
     Lernanto malsukcesista en kurso finokursaj ekzamenoj cerbumas, kiel informi la patron pri sia fiasko. Fine, pensinte, ke li kaŭzos malpli da doloro, se li prezentos kvazaŭoptimisman kompenson, li diras al la patro:
—Paĉjo, en la venonta jaro vi havos grandan profiton, ĉar vi ne devos elspezi monon por novaj lernolibroj!
    La patro, tuj perceptinte la signifon de tiu informo, per ironia tono respondas al la filo:
—Ho, jes, mia filo! Mi dankas vin pro via penado ŝpari mian monon kaj, por respondi al viaj klopodoj, mi aldonos al tiu ŝparo pro lernolibroj la ĉiusemajnan sumon, kiun mi donacas al vi por viaj amuzoj.

Fatala profesio.
—La kuracistoj havas multegajn malamikojn en tiu ĉi mondo!—, plendis doctkotor antaŭ paciento.
—Vi pravas, s-ro doktoro, sed ili havas multe pli en la alia mondo!—, repsondis malicflegme la paciento.

Naiva demando.
    Karlo estas en la ĝusta infana aĝo, kiam oni serĉas eksplikon pri ĉio vidata. Hodiaŭ li demandis la patron:
—Diru, paĉjo, kial nia najbaro Manuel kisas tiel fervore nian servistinon ĉiam, kiam ambaŭ renkontiĝas?
    La patro serene lin respondis:
—Ĉar ili baldaŭ geedziĝos.
—En tiu kazo, —konkludas la infano, —ĉu tio signifas, ke ankaŭ vi edziĝos al ŝi, ĉar ankaŭ vi tre ofte ŝin kisas?

Eblecoj.
—Vi forveturas hodiaŭ, ĉu ne, S-ro Antonio? Ĉu plezurvojaĝo?, —demandas unu amiko la alian.
—Tion mi ne scias ankoraŭ, mia kara, mi iras al la malfermo de la testamento de mia mortinta onklo (?)

Matematika menso de infano.
     Avino intencas konvinki sian okjaran nepon pri frua enlitiĝo kaj dorlote diras al li:
—Jes, mia etulo, la regulo estas, ke okjara infano devas enlitiĝi je la oka veskere, via fratineto naŭjara je la naŭa horo, ktp.
     La nepeto, unu el tiuj nuntempaj infanoj, kiuj scias ĉiujn respondojn, replikas al la avino:
—Nun mi komprenas vian plendojn, vi neniam devas enlitiĝi!

Moderna astronomio.
    Instruisto demandas en lernejo al juna lernando pri astronomio:
—Ĉu vi scias la nomojn de kelkaj steloj?
—Ho, jes, multajn!, —respondas tuj la junulo. —El nia lando kaj el diversaj aliaj: Greta Garbo, Mariluy Monroe, Amparo Rivelles, Sofía Loren, Marisol kaj mil aliajn...

Inter geamantoj.
—Diru al mi, Ludoviko, ĉu vi amus min plue, se mi estus tre malproksime de vi?
—Kompreneble, mia karulino! Ju pli malproksime vi estas, des pli forte mi amus vin!

La aĝo de virinoj.
—Kiom da jaroj vi havas, Francisko?
—Ho, se mi devas respondi al vi la veron, mi tute ne scias, ĉar mia patrino estis 28-jara, kiam mi naskiĝis, kaj nun ŝi estas 26-jara!

Malsaĝa hundo.
    La kuracisto energio protestas, ĉar paciento alvenas en la konsultejon post la konsult-horo:
—Ĉu vi ne scias, ke mia konsult-tempo daŭras nur ĝis la kvara?, —diras la kuracisto al malfrualveninto.
    La paciento kun bedaŭra tono respondas:
—Jes, s-ro doktoro, sed la hundo, kiu mordis min, ne sciis tion kaj mordis min ja la kvara kaj duono!
A. Lapra



Kajero 28ª ~ En PDF (paĝo 15ª) ~ Kajeroj