Emilio Gastón, deputito de la unua provizora
Parlamento, fondinto de la Aragona Socialista Partio, ekzistinta nur
eksterleĝe dum la diktaturo, estis la unua Popoldefendanto de Aragono
dum kvar jaroj, kaj lia fronta malakcepto de la regularo kaj konduto de
rutinaj politikuloj faris el lia mandato malĝojan periodon por tiuj,
kiuj aspiris politike manipuli lin. Emilio Gastón apartenis dum la
diktatura periodo al certa idealisma generacio de junaj aragonanoj,
kiuj batalis sub la ombro de niaj arbaroj kontraŭ la sistemo per
versoj, kanzonoj kaj iluziiga parolo. Ili ankaŭ verkis, malobeeme,
kontraŭ poetikaj reguloj, rompis ĉiajn muldilojn konvenciajn aŭ
politikajn kaj neniam perdis la idealismon por la homamaj valoroj, ne
ĉiam fidele respektataj de iamaj kompanoj sin nomantaj demokratoj. En
1958 liaj poemoj estis elektitaj por la premio Boscán,
sed tiu libro estis malpermesita de la reĝimo ĝis la fino de la
diktaturo. Emilio Gastón, lirika advokato de arbaroj, estas, kun Miguel
Labordeta, unu el la plej elstaraj reprezentantoj de tiu generacio de
aragonaj poetoj, kiuj, de la surrealismo de aragonaj mondoj proklamis
per epikaj poemoj la rajton de l' popolo al la iluzio kaj al
socialismo, kiam ambaŭ konceptoj simbolis esperon kaj idealon...
Hodiaŭ venas al miaj manoj lia verko Epika Antologio,
libro de versoj kaj ideoj, kun samaj protestokrioj kontraŭ la
konformismo kaj la rutino, kaj kiel antaŭe proklamanta homamajn
valorojn, amon al naturo kaj kun rigardoj al kosmo en tiu homa obsedo
preterpasi ĉiujn konvenciajn limojn...
Kaj mi volis traduki unu el tiuj poemoj esprimantaj
altajn konceptojn ekologiajn kun ekstermondaj aspiroj, kun mil fantazioj
tute neimageblaj kaj tamen viglaj en nia fantazia kosmo sonora... Jen
la poemo: