Kaŭzoj de la Hispana Intercivitana Milito
En la
riĉa bibliografio kaj dokumentaro pri la Hispana Intercivitana Milito,
ekzistas atentinda parto de dokumentoj verkitaj tuj post la fino de la
konflikto, kiuj okupiĝis pri la kaŭzo de tiu interfrata milito, kies
rezulto preterpasas la teruran ciferon de pli ol unu miliono da
mortintoj, krom perdoj de homaj rajtoj kaj agresoj gravaj kontraŭ la
kulturo kaj civilizacio.
Inter la plej elstaraj homoj verkintaj pri tiu
interesa socia temo estas Don Manuel Azaña y Díaz, hispana
advokato, politikisto, lasta Prezidento de la Dua Hispana
Respubliko kaj unu el la plej gravaj intelektuloj de sia epoko.
Don Manuel Azaña estis la plej fidela reprezentanto
de tiu respulikana reĝimo naskiĝinta la 14an de aprilo 1931. Liberala
politikulo, li aspiris starigi en nia lando liberalan burĝan
revolucian programon similan al tiu reganta en Francio laŭlonge de la
19-a jarcento, kaj konkrete tre similan al tiu de la Tria Franca
Respubliko. Kiel politikulo, li apartenis al la revolucia komitato
aktivinta kontraŭ la monarkio en 1930, partoprenis en la provizora
registaro kiel ministro tuj post la triumfo de la Respubliko (1931),
refondis sian partion per maldekstraj elementoj kaj montriĝis ĉiam kiel
unu el la plej brilaj oratoroj en la Parlamento. Fine, li atingis la
plej altan ŝtatan postenon: Prezidento de la Respubliko.
Don Manuel ekziliiĝis en Francio post la malvenko de
la respublikanaj trupoj en la t.n. "Ebro-batalo", kaj demisiis kiel
Prezidento tuj post la honta agnosko de la Franco-reĝimo fare de
Francio kaj Anglio, kiuj fakte tiel legitimis ribelon de generaloj
kontraŭ reĝimo leĝe balotita de la hispana popolo.
Jam de la komenciĝo de sia ekzilo, Azaña verkis
serion da sociaj kaj politikaj artikoloj d pri Hispanio kaj la
intercivitana milito, kaj unu el ili, kiun sufiĉe grava, kiun ni nun
komentas, analizis la kaŭzojn de la hispana milito.
Laŭ li, du gravaj kaŭzoj ekzistis por okazigi la
hispanan militon: unu de interna karaktero kun profundaj radikoj en la
strukturoj politikaj kaj sociaj de nia lando; kaj alia kun specifa
karaktero eksterlanda.
Sub ambaŭ vidpunktoj, li donis jenajn eksplikojn kiel kaŭzojn de la hispana milito:
- La malekvilibro inter hispanaj regionoj, inter la grandaj urboj,
vilaĝoj kaj kamparo. Ekzistas gravaj kontraŭdiroj en la hispana socio,
kies violentaj kontrastoj tute ne ebligas harmonian regadon kaj
administradon. Ekzemple, dum certaj grandaj urboj ĝuas altan
vivnivelon, similan al tiu de plej komfortaj kaj riĉaj landoj, en aliaj
lokoj, ne malproksime de tiuj urboj, eble nur kelkajn kilometrojn,
vilaĝanoj kaj modestaj kamparanoj vivas en terura mizero, sub kondiĉoj
similaj al tiuj de la 15 jc.
Tiu malekvilibro ampleksis ne nur la materialan aspekton sed ankaŭ la
kulturan kaj religian. Ekz. laŭ religia vidpunkto, ekzistas atentinda
amaso da agnostikuloj kaj samtempe ankaŭ konstateblas elmontroj de
superstiĉo kaj religia fanatikismo.
Alia grava malekvilibro observeblas en la neracia
distribuo de riĉaĵoj: ĉe la norokcidentaj provincoj ekzistas grava
dispecigo de laborgrundo, laŭ tom malgrandaj parceloj, ke ties produkto
tute ne sufiĉas por nutri eĉ unusolan familion. Tute kontraŭe sed same
nekonvene okazas ĉe la sudo kaj sudokcidento de Hispanio, tutpotencaj
bienuloj mastras la produktivan grundon po parceloj ne malpli grandaj
ol 14 000 hektaroj, kio fakte signifas la absolutan regadon de
kompletaj vilaĝoj sub la premo de unu sola mano.
- Malprogreso en la popola instruado, nesufiĉa industria malvolvo, malmoderniĝo de la banko kaj financorimedoj.
-
Divido de la meza klaso inter ŝtatlaikismo kaj la petoj de proletaro
klamanta revoucion. Tusence, la meza hispana klaso agis simile kiel tiu
en Eŭropo, kiu antaŭ la timo al socia revolucio apogis la faŝismon
kiel rimedon por iom bremsi la socian revolucion.
-
La ekonomia krizo de la jaro 1929, kiu okazigis malaltiĝon de
eksportado kaj, tial, plialtiĝon de senlaboreco. Azaña, en tiu ĉi
punkto estas sufiĉe eksplikodona: «paraliziĝo de la negocoj,
doganobaroj, komercoreduktiĝo, fermo de minoentreprenoj, paraliziĝo
de la konstraudo, deficito konstanta de la fervojo pro la rivaleco de la
aŭtomobilo, resume, regreso de la nacia ekonomio al katastrofa punkto
nefacile solvebla».
- Firma bremsado de enmigradopolitiko fare de iberoamerikaj landoj,
kiu malebligis la elmigradon al Sud-Ameriko de 100 000 hispanaj
laboristoj ĉiujare.
-
Proletara opozicio al la reformoj proponitaj de la respublikana
reĝimo, kiuj, akcepteblaj por la burĝaj respublikanoj, tute ne
interesis la proletaron.
- Senstabiliĝo de la publika ordo.
- La eksterlanda helpo estis definitiva por decidigi la intercivitanan
miiton. Dum Italio kaj Germanio malavare helpis diplomate kaj per
armiloj la ribelintojn, Francio kaj Anglio trompis ĉiujn esperojn de la
demokratoj, kaj montriĝis sufiĉe perfidaj al legitimeco kaj demokrataj
principoj. La genufleksa politiko de francoj kaj angloj antaŭ la
perforto nur ilian propran sklavigon meritis.
- Al tiuj kaŭzoj, Azaña aldonas unu plian sufiĉe gravan, la hispana
temperamento: ekzistas multaj hispanoj, kiuj konceptas la nacian
politikon nur en unusola direkto, t.e. la propraj principoj politikaj
kaj religiaj. Tiuj, kiuj ne same kiel ili pensas, ne estas bonaj
patriotoj, ne estas bonaj hispanoj. Tia maltoleremo nur kondukas al la
propra detruo, kies tuja rezulto en tiu ĉi kazo estis, la intercivitana
milito.
Niaopinie, Don Manuel Azaña ne tro enprofundigis en la problemon kaj
prijuĝis ĝin per okuloj de komforta burĝo, ekz., li forgesis indiki
kiel militokaŭzon la fiaskon de la Agrara Reformo, kies korekta
prezentado kaj triumfo sendube estus evitinta grandparte tiun cititan
ekonomian krizon, ja la proletaro droninta en la krizo radikaliĝis kaj
prave postulis socian revolucion kiel unikan solvon al la propraj
problemoj. Cetere, la burĝa reĝimo aŭspiciita de la Prezidento Azaña ne
havis la kuraĝon, nek la forton, postuli de la kapitalistoj tiun
revolucian projekton aŭ alian kun profundaj radikoj sociaj. La rezulton
de tiu kapitulaco antaŭ la kapitalismo oni devis pagi baldaŭ je alta
prezo.
La sola konkludo esprimebla al tiu sumo de faktoroj
povas esti, ke kiam socia justo kaj homama idealo tion postulas, oni
devas firme batali ĝis la fino, sen ebla hezito aŭ sveno.
Juan Antonio Cabezos Martínez.
Bibliografio.-
1
Memorias de política y de guerra (
Memoraĵoj pri politiko kaj milito), de Manuel Azaña. Eldonejo "Crítica".
2
Causas de la guerra de España (
Kaŭzoj de la intercivitana milito en Hispanio), de Manuel Azaña. Eldonejo "Crítica".
3
La República Española y la guerra civil (
La Hispana Respubliko kaj la intercivitana milito), de Gabriel Jackson. 1931-1939. Eldonejo Orbis. Kolekto Historio-Biblioteko.