Kiel
esprimo de tiuj komunismemaj membroj naskiĝis en 1930 la dusemajna
gazeto "Internaciisto", redaktata surbaze de komunismaj teorioj kaj
Sovieti-amikaj kolektivoj; ili ankaŭ fondis en Leipzig eldonejon por
revolucia Esperanto-literatura: "El don-Kooperativo por Revolucia
Esperanto-Literaturo" (EKRELO). Ĉe la apero de tiu gazeto, SEU kaj la
cetera SAT-opozicio komencis gravan kampanjon kontraŭbatalante la
Asocion per ĉiuj disponeblaj rimedoj: reteno de alta monsumo el
SAT-kotizoj en Moskvo, denunco de "Sennaciulo" ĉe la sovetaj
aŭtoritatoj kiel kontraŭsoveta periodaĵo, ktp. SAT reagis eksigante
Drezen kaj aliajn ok elstarajn oponantojn, sed la problemo ne trovis
solvon, ĉar en la fundo de la problemo subekzistis jam de la jaro 1925
la volo kaj opinio de Stalin, kiu subordigis la interesojn de tutmonda
revolucio al tiu de la soveta ŝtato (6).
Paralele al tiu skismema kampanjo de sovetianoj
kontraŭ SAT, la germanaj laboristoj, grandparte fidelaj al tiu
komunisma tendenco jam rompis la unuecon de la Asocio, kiam en aprilo
1930 Laborista Esperanto-Asocio por la Germanlingvaj Regionoj (GLEA)
sendependiĝis. Kelkajn monatojn poste, en aŭgusto 1932, fondiĝis en
Berlino la "Internacio de Proleta Esperantistaro" (IPE), kiu sukcesis
kunigi altan nombron da laboristaj esperantistoj de pli ol 18 landoj,
SAT restis tute dividita kaj enorme malfortigita, sed ĝi tute ne cedis
al la premo de komunistoj.
En 1933, per iniciato de Aŭstria Laborista Ligo, sub
gvido de Franz Jonas, fondiĝis la Internacio de Socialistaj
Esperantistoj (ISE), social-demokrata unuiĝo, kiu ne havis tempon por
akiri plenan maturiĝon pro la kreskanta influo de la aŭstraj faŝistoj...
Sed IPE, kies potenzo baziĝis sur la unueco de
germanaj kaj sovetiaj laborsitoj, grave dekandencias, kiam la naziismo
perrsekutis en Germanio la esperantistajn laboristojn, dum SEU sekvis
propran vojon. Ekde 1935 evidentiĝis la malfortiĝo de rilatoj inter SEU
kaj IPE. En al tiujara IPE-kongreso okazinta en Antverpeno, same kiel
en la lasta okazinta en Parizo (1937), partoprenis neniu delegito el
Sovet-Unio. Fine, la rilatoj inter ambaŭ asocioj rompiĝis, kiam SEU
estis akuzita de la sovetaj aŭtoritatoj kiel "internacia spiona
oranizaĵo kontraŭsoveta"; miloj da membroj estis enkarcerigitaj, kaj la
plej gravaj gvidantoj de SEU, mortpafitaj, inter ili la prezidanto mem
Ernest Drezen.
DENOVE PRI NIA SPECIFA HSPANA LABORSITA E-MOVADO
Post ol ni skizis per ĝeneralaj trajtoj la
ĉefajn eventojn de la Laborista E-Movado ekster niaj landlimoj kaj
difinis kiuj estis la plej gravaj internaciaj laborsitaj esperantistaj
asocioj naskiĝintaj kaj aktivantaj internaciskale dum la intermilita
periodo, sen pliaj komentoj pri la esencaj karakterizoj de ĉiuj el ili,
kiujn ni trovos kiam ĉiukaze ni priskribos siajn analogajn funkciantajn
en Hispanio, ni revenas denove al la nacia scenejo, pri kiu ni specife
okupiĝas.
Kiel niaj legantoj konstatos laŭlonge de niaj
kronikoj, ni devis resumi tiujn socipolitikajn eventojn okazintajn en
Eŭropo sur la kampo de la laboristaj esperantistaj medioj, ĉar paralele
al ili ankaŭ ĉi tie naskiĝis similaj esperantistaj asocioj pro preskaŭ
identaj kaŭzoj aŭ reagoj. Sen tiu sintezado supre menciita, nia
historio ŝajnus sensenca. Ni do revenu al tiu kronologia punkto, kie ni
komencis nian eksternacian komentarion.
Progresas la E-Movado en Hispanio.
En 1920 efektiviĝas en Hispanio du gravaj
esperantistaj eventoj: la Unua Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta
en Barcelono, organizita de aragonanoj kaj katalunoj, kaj la jena
ekzemplo de bonfaremo kaj solidaro: pere de Esperanto oni venigis 300
aŭstrajn infanojn, falintajn en mizero kadre de la unua mondmilito, kaj
oni loĝigis ilin ĉe hispanaj familioj dum almenaŭ unu jaro. La unua
evento, organizita kiel iberia renkontiĝo, ne sukcesis kiel tia, ĉar
portugaloj apenaŭ partoprenis, tamen oni povas konsideri sukcesa, ĉar
la plej elstaraj hispanaj esperantsitoj renkontiĝis en Barcelono, inter
ili Julio Mangada Rosenörn reprezentante la Zamenhofan Federacion.
Mangada prelegis pri utopia projekto por unuigi hispanajn kaj
portugalajn esperantistojn sub formo de kvazaŭ Ligo de Nacioj kun
programo surbaze de la doktrino formulita en la "Deklaracio pri
Homaranismo" de D-ro Zamenhof.
(Daŭrigas)