Ni
devas konfesi nian malsukceson dum la lastaj semajnoj pri niaj streboj
solvi la krizon de HALE. Ĉiuj elementoj menciitaj en la ĉefartikolo de
nia antaŭlasta numero, kiuj baris la solvon de niaj problemoj kaj
malebligis la stabiligon de nia asocio, ne nur restas samstataj kiel
tiam, sed atentinde malpliboniĝis.
La aldona nua probemo prezentiĝis, kiam je la
jarfino la SAT-peranto en Hispanio, k-do Nicolás GIL CARBALLO, demisiis
ne nur pri tiu posteno, sed ankaŭ kiel Kasisto de HALE. La situacio
povintus ne modifiĝi, se la P.K. de SAT estus elektinta anstataŭanton
ne oficantan en la HALE-estraro, sed, malfeliĉe, niaj parizaj k-doj ne
tro pensis kaj sen atenti pri la sekvoj de tiu elekto proponis kiel
novan SAT-peranton nian propran prezidanton. Prave k-do Bustín
protestas, ĉar li ne volas okupi tri postenojn samtempe. Do, se ni
plendis, ĉar malaltas la nombro da membroj de nia socio kaj, skeve,
ankaŭ de homoj kapablaj por ĝia vidado kaj administrado, la demisioj de
niaj prezidanto, kasisto kaj redaktoroj kreas problemon vere
mallfacilan... Jen la motivo de nia alvoko.
Provizore, kelkaj el niaj unuaj estraranoj plurestos
en siaj postenoj atendante, ke aliaj membroj de nia aoscio sin proponos
por iamaniere kontribui al la solvo de niaj problemoj, la plej gravaj:
elekto de prezidanto, kasisto, direktoro de kursoj kaj novaj redaktoroj
por nia revuo "KAJEROJ". Niaj k-doj devas ja konscii, ke la gvidado de
nia LEA-o ne estas afero nur e tri/kvar personojm sed minimume de la
duoblo de tiu nombro de kunlaborantoj.
Ekzistas ankaŭ aliaj problemoj en nia asocio, eble ne tiel urĝaj kiel la
menciitaj, sed fundamentaj por nia aktivado, kiujn ni devus denove
konsideri, nome: la alĝustigo de niaj kotizoj, la normaligo de nia
societa disvolvo, la starigo de Libro-Servo, la insisto ĉe la hispanaj
sindikatoj por starigi en ili Esperanto-kursojn, k.a. Ĉi lastan
iniciaton ni jam provis realigi tuj post la fondo de nia asocio, sed,
ĉar ne tro sucesa en tiu momento, ni ne plu insisitis, precipe pro la
aludita manko de kapablaj homoj por tiu lerniga tasko. Kaj tamen ni tion
bezonas kiel sistemon varbadi novajn membrojn kaj ankaŭ kiel specifan
taskon de nia asocio.
Ne mankas inter niaj projektoj tute nova politiko
destinita al sistemigo de la komuna agado de ĉiuj LEA-oj. Plej bonvenus
almenaŭ minimumaj kunlaboradsignoj, kiel, ekemple, interŝanĝo de revuoj,
komunaj kongresoj inter najbaraj LEA-oj, specialaj laboristaj eldonoj,
prelegoj, kunordigo de plej gravaj iniciatoj, efektiva helpo por la
fondo de novaj LEA-oj en Orient-Eŭropaj landoj, k. a. Tio estas io,
kion ĉiu LEA-o devus nepre plenumi, laŭ nia vidpunkto. Oni
multe parolas pri solidaro, sed reale ne multaj praktikas ĝin sincere.
Tiurilate ni ĝoje salutu la iniciaton aperigi en la
januara numero de "Sennaciulo" kaj en la organo de SAT-Amikaro raporton
de la kunveno de LEA-komitato dum la lasta SAT-kongreso. Ni ne bone
komprenas kial tiu raporto ne estas sendita al ĉiu LEA-o kaj aperas
ĉiujare post la okazigo de la SAT-kongreso en ĉiu el niaj revuoj,
ne nur en tiu, kies reprezentanto havis la privilegion ĉeesti en la
kunsido, sed en ĉiuj, per la koncerna rekta informo de la
LEA-komitato... Ni esperas, ke estonte tio fariĝos konstanta kutimo. Se
male, ni ne povas imagi por kio ekzistas tiu komitato.
Ofte oni sendas al diversaj LEA-oj nian revuon, sed malofte ni ricevas
reciprokan respondon. Tiusence ni nepre menciu kiel bonajn
kunlaborantojn niajn k-dojn de SAT-Amikaro. En tiuj kazoj, kiam la
koncerna LEA-o ne havas organon, ni sentus nin tre dankaj, se trafus
nin almenaŭ letereto indikanta la ricevon de la bulteno kaj opinion pri
ĝi. La silento estas pli ol malkuraĝiga rimedo. Kompreneblas, ke eĉ por
minimuma tasko oni bezonas kunlaboron. Jen kial ni publikigas ĉi alvokon
kun la espero atingi pozitivan rezulton.
La Redakcio.