Socialo

Hispanio strikis

Kiel ni prognozis en nia antaŭa numero, la pasintan 27-an de januaro okazis kaj sukcesis la kvara ĝenerala striko kontraŭ la ekonomia politiko de Felipe González, malgraŭ la mastraro —CEOE— kaj ties lakeoj —la hispana socialisma registaro—, kiuj cinike ĉikanis por negi la du faktojn. Sukceso rilate al la deruliĝo sed ne rilate al la efiko.

Jam antaŭ striktago ambaŭ formacioj amaskomunikile artileriis mesaĝon pli proprajn al la Franco-a epoko ol al la nuna, oficiale demokratia: i.a. deadmonajn riproĉojn pri la maloportuneco de la striko kaj minusvalorigon de ties antaŭvidebla sukceso, kiun ili atribuus al la agado de la t.n. informaj strikpostenoj, aliflanke, tute laŭleĝaj nialande. Pri la aliaj strikpostenoj, intitucie neagnoskitaj, kaŝaj kaj perversaj —la entreprenistoj minancantaj per maldungo— ili, kompreneble, ne aludis. Endis iel ajn senpravigi la kunvokon far la sindikatoj. Endis iel ajn senprajmigi la etoson de socia indigno, kiun estigis leĝaro seniganta la laboristojn je rajtoj konkeritaj per centjara eposa batalado kontraŭ la gangsteroj de la mastraro, kontraŭ la faŝismoj kaj kontraŭ la arbitreco kaj manko de sociala sentivo ĉe la ĉio-povaj.

Absolute normala, oni senĉese epitetis per televizio kaj radio —malice subliminale, slogane, stulte— la disvolviĝon de la 27-a de januaro. tia normalo! Sufiĉis promeni surstrate por konstati la dimanĉeskan aspekton de la urboj: butikoj fermitaj, magra nombro da veturiloj, marasmo... Normalis nur la sinteno de la popolo, kiu, per sia neĉeesto al la laborpostenoj, deziris ne sturmi ajnan vintro-palacon, sed manifesti sian energian proteston kontraŭ registaraj dispozicioj grave lezantaj ĝiajn interesojn.

Hispanio strikis. Jen kiel du el la plej gravaj ĵurnaloj de Madrido, "El Mundo" kaj "El País", anti- kaj por-registara, respektive, diference enfokusigis la saman eventon: "La plimulto strikis", "La striko ne estis ĝenerala". Klaris do la defio de González kaj ties kabineto. Malakceptante la evidenton, ili ne nur plenumis sian arogantan promeson pri nesubmetiĝemo al la strikrezulto, sed ankaŭ ridindigis la laboristan movadon, senaŭtoritatigis ĝin ekstermo-cele. Pura kaj dura thatcherismo.

Pri la indico de partopreno estiĝis vera milito de ciferoj: 90% laŭ la sindikatoj, 26% laŭ mastraro, 30% laŭ la registaro. Sed kion oni postulas de ni, hsipanaj laboristoj? Eĉ se verus la plej senĝenaĉe pesimisma el la tri pritaksoj, ĉu tio disdegnindus? Ĉu en nia lasta ĝenerala elektado balotis por la nuna ĉefministro multe pli da civitanoj? Kia senpotenco! Kia frustracio!

La 3-an de februaro la responsuloj de la du majoritataj sindikatoj —CCOO kaj UGT— rendevuis kun Felipe González. Vane. González reasertis la samon, kiun li pli frue leteris al ili: oni neniel reapertos intertraktadon pri la labora reformo, do la sindikatoj laŭbontrove kunsidu kun CEOE por alveni al interakordo. Tia kunsido, kompreneble, ne okazis pro rifuzo far la mastraro. Ĉu oni povus esti aliel? Ĉu la entreprenistoj rezignus pri eĉ unu el la eksterordinaraj instrumentoj, kiujn la socialistoj enmanigas al ili?: senbridaj kaj malpleje kostaj maldungoj, mizeraj laborkontraktoj, laŭvola translokado de laboristoj...

Hispanio strikis, sed nun, en marto, kiam ni redaktas ĉi liniojn, restas pri tio plena muto, ŝajna forgeso kaj nula efiko. Kia honto! Eĉ pli terure, la pliaĉiĝo de la socialaj kondiĉoj ne estigas la adekvatan respondon niaflankan. La apliko de la labora reformo dum la unua monato sekvigis kreskon de la senlaborularo je 63.615 homoj, tiel ke la nuna nombro da hispanoj en stato de sendungado atingis la ciferon 2.769.457 (nome unu el ĉiu kvina laboristo), laŭ oficiala statistikoj. La registaro ĵus heroldis sian projekton plialtigi la aĝon de emeritiĝo, aŭguris absolutan bankroton pri la sistemo de sociala asekuro...

Kie ni? Kie nia reago? Kiu kulpas pri ĉipeĉa situacio? Nu, ja ĉefe kulpas CEOE kaj la registaro, sed agnoskendas, ke la sindikatoj ne scipovis stari sur la nivelo de la gravegaj cirkonstancoj travivitaj. La sindikataj strukturoj rivelis sin feblaj, kadukaj, anakronismaj, nekapablaj inde alfronti la grandan batalon iniciatitan de la novtipa kapitalismo.

Jen do la plej urĝa tasko nin koncerna: nuntempigi niajn laborajn organizojn kaj lukto-metodojn. Magiaj formuloj por tion atingi ja ne ekzistas. Nur per serioza memkritiko, per konstantaj analizoj kaj debatoj, per drastaj mobilizoj kontraŭ arbitreco kaj maljusto ni povos rekrei nin kiel laboristojn ĉi-epokajn, doti nin per plej taŭgaj bataliloj. Ĉu ŝvitige? Sendube jes, sed ni perludas nian dignon, nian prezencon kaj nian futuron.

LA REDAKCIO

******

AtentigoNi atentigas niajn gekamaradojn kiuj ankoraŭ ne pagis la ĉi-jaran kotizon aŭ abonon, fari tion kiel eble pej baldaŭ al la Kasisto de HALE, Nicolás GIL CARBALLLO, Cartilla Postal n-ro 29.85.039.477, sen aldona sendokosto per hispana poŝta oficejo.


Antonio Marco Botella



Kajero 22ª ~ En PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo