Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Suno kaj rido

Surdulo
La kuracisto: —Bone, vi jam plene resaniĝis; tial vi ne bezonas reveni.
Paciento: —Kion?
La kuracisto: —Ke vi ne plu venu!
Paciento: —Kion?
La kuracisto: —Ke vi revenu morgaŭ!

***

Drinkemulo
Edzino ploras senkonsole kaj diras al sia edzo:
—Vi estas kruela! Vi venis hieraŭ nokte tute ebria, vi makulis la pargeton, kaj cetere, vi premmortigis mian karan kanarion! Ve! Ve!
La edzo (mirigita): Ĉu vere? Jen kial la citrono ne donis sukon..!

***
Psikologia vidpunkto
Sinjoro eniras en butikon por aĉeti paron da ŝtrumpoj. La vendisto, sperta psikologo, sciante pri lia deziro, demandas tre afable al la kliento:
—Ĉu ili estas por via edzino, aŭ ili devas esti pli multekostaj?
******
Demokrata decido
Vizitante frenezulejon, inspektoro demandas al malsanulo kial li troviĝas tie: —Ĉar mi diris, ke ĉiuj miaj familianoj estas frenezaj, sed ili ankaŭ diris la samon pri mi. Venkis, do, la plimulto...
******
Diplomata respondo
—Ĉu vere plaĉis al vi la fino de mia romano?
—Ho, jes, tre multe!
—Kaj kion vi opinias pri la unua ĉapitro?
—Tiun ankoraŭ mi ne legis.
******
En hospitalo
Kuracisto elirante el la ĥirurgejo renkontas la bofilon de la ĵus operaciita virino kaj alparolas lin jene:
—Mi devas diri al vi la veron, sed mi scias, ke vi estas forta kaj bone povas rezisti. Jen la novaĵo: via bopatrino..., saviĝos!
******
Kuracisto: —Ve! Via koro grave malsaniĝis pro misa ritmo! Tio estas grava afero por vi!
Paciento (konsternita): —Nu, kion vi aŭdas en mia brusto?
Kuracisto: —Via korbatado similas al freneza rok-muziko!
Paciento (trankvile ridetante): —Ha, ha! Tio ne gravas, ĉar ankaŭ mi aŭdas ĝin! En al supra etaĝo oni dancadas laŭ tiu ritmo jam de antaŭ unu horo!
******
Kuracisto (emfazante): —Vi devas esti tre danka al mi, ĉar per la elspezo de unu sola vizito, mi trovis ĉe vi kvin malsanojn!
******

Kajero 22ª ~ En PDF (paĝo 14ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo