(Al Vicente Aleixandre)
Tiu komenco lanta:
kvintesenco
de la galanta gesto kor-kloniga
kaj de l' pudor' solvita duonsvenen
ĉe danc-invit' voluta...
Tiu kadenco svaga, ĝela, flusa
kiel orgasmo-aŭro —ho! — : aŭguro
de paroksismo sensa...
Tiu parfumo narda —ranc-odora —
je la ekzakta disto de suspiro
i
i
i
v n v n v n
Kaj... s g! unu du s
g! unu du s
g!...
La valso ekis:
abrupta flugilado,
puca girlando bugenvila,
agacaj grincoj el poluro planka,
amelaj krakoj, klakoj kalkanumaj.
Kajsnko rozpetala.
Kaj dolĉaj baboj de serafo,
pozoj
ekcesaj, sgtreĉaj, drole disorditaj:
la kavaliraj bustoj
virloke brusto-ŝvelaj,
la damoj okulfermaj
—damoj lividaj ŝminke—,
kun la rokoka kapo retroklina
kaj l' muzeletoj pintaj...
i
i
i
v n v n v n
Kaj... s g! unu du s
g! unu du s
g!...
i
i
i
v n v n v n
Kaj... s g! unu du s
g! unu du s
g!...
La valso pluas.
La valso tuj akmeos.
La valso iĝis jam skualo fola,
trombo da pompo, filigran' kajkaŝ-lascivo,
trompo el mosko rava, kiu preskaŭ min kuntrenas.
Kreskas la trombo, sed la vals' eksteras,
preteras la ŝaŭm-ondojn
ĉe la ingvenoj moŝtaj,
la perlajn roso-tugojn ĉe l' pudendoj,
la sagan ĉiel-iron
de la pendaĵoj gloraj,
la krevon de l' granatoj interkruraj,
Kreskas la trombo plue kaj ensuĉas
ĉion postiĉan —kiĉan — kortezo!
Ho, pufo kaj parado!
Ho, karapacoj, maskoj kaj perukoj!
Valsas skeletoj de pingven' rikane
kun mutaj skeletinoj de gorgono.
Sur tombo-ŝtonoj, dume, la aliaj
febran volupton soliteras.
NOTO DE LA REDAKCIO: Ĉi verko ricevis la premion Eglanterio por la plej kvalita poemo pri temo laŭvole elektita en la 32-aj Internaciaj Floraj Ludoj.