Ne antologio. Ne "kolekto de mallongaj aŭ mallongigitaj prozaj aŭ poeziaj pecoj" (PIV). Ne diskonigebla kompilo de klasikaj gemoj de la franca literaturo... Legeblas ĉi-verke kompletaj e-versioj de ne ĉiam renomaj -kvankam ja alte interesaj- prozaĵoj kaj teatraĵoj -kie la superba franca poezio?- el ne ĉiam konataj aŭtoroj. Duoble bonvena ideo! Ekde 1983 "Franca Esperantisto" disfoje aperigis tiajn laborojn en specialaj literaturaj numeroj, kiuj nun per simpla kunmeto ricevis pli ol modestan libro-forman aspekton kaj misgvidan titolon. Dumlege, kvazaŭ proteste, ĉiuj el la tri volumoj disbindiĝas al siaj naturaj eroj: kajeroj pri grava beletro.
Pri la averaĝa kvalito de la esperantigoj, elreviĝo. Mi ne aludas la gradon de fidelo al la originaloj, kies ĝenerala enverguro koncepta, lingva kaj situacia konstitutas ja veran defion por ajna tradukanto, eĉ se tiel prestiĝa kiel la plimulto de niaj pritraktatoj. Mi nur vortumas mian impreson kiel leganto de tekstoj en nia lingvo. Fascinaj intrigoj ie-tie fuŝitaj -foje ĝis miskompreno- per francismoj, gramatikaj tuberoj kaj koboldaĵoj. Lingva pezeco ("... tamen estis laŭ mia plaĉo treege preferinda al ĉio, kion mi trovintis plej ĝua en tio, kion oni nomas la vivplezuroj") Agace neoportunaj transponoj ("... leksikonon, indekson, krestomation kaj tutan plenan ilustritan vortaron da insultoj..." fine de freŝa spica rakonto el la 16a jarcento!)...
Kelkaj bonaj kontribuoj. Pluraj el ili -ekz. "Andromaka"- ja brilus propralume, se ili nur, laŭe al la varengjena konstilo, kontrolintus alilingva e-kompetentulo. Tia kontrolo kredindigas la rezultojn -tamen ne tute senajn je malglataĵoj- de "La nobela burĝo" kaj "La edziĝo de Figaro".
Rilate la elekton de la aŭtoroj kaj de ties verkoj, ĉapelon! Malkovriĝas kaŝitaj lucernoj (B. des Périers, Gilleragues, Courteline, Supervielle) kaj peroloj ("Lokis", de Mérimée!) de la franca literaturo. Ebriigas la dolĉa veneno el la dramaturgio de Racine, Hugo kaj Cocteau. Envultas la poezio latenta en la "Persaj leteroj" kaj la rakonta majstreco de Daudet, Flaubert kaj Maurois...
Bele, se ontajn volumojn de la antologio oni flegus ĉiuflanke, laŭmerite!
Miguel Fernández