Politiko

Kaj... mi ne laciĝas...

   Efektive, amiko Joxemari, ke vi ne malkovras la Mediteraneon, kiam vi priskribas la antikvan teorion difinantan la naciismon laŭ la versio de pasintaj jarcentoj, sed legi, ke tiu estas via kredo, kvazaŭ la tempo ne estus forpasinta kaj, sekve, la socio ne evoluinta, tio ŝajnas tute nekredebla, se dirita de juna homo kun pretendoj progresemaj.

   ... Ke mia idearo estas utopia, ĉar mi pensas, ke nia batalo, la batalo de progresemaj laboristoj, konsistas en ĉiutaga konkero de parceloj da libero kaj demokratio; ke politiko solidara devas anstataŭi tiun inter nacioj, kutime funkciantan sub impulsoj de la plej forta; ke landlimoj devas malaperi kiel esprimo de divido, diskriminacio kaj apartigo de homo (ja ili estas komenciĝo de abomena rasismo); ke ni devas paroli nur unu lingvon, Esperanton, krom la propra; ke estus dezirinda strebi al komuna politiko oscia por ĉiuj laboristoj de la Eŭropa Komunumo antaŭ la kreskanta agresemo de la kapitalismaj multnaciaj entreprenoj; ke naciismo, kiam ĝi radikaligas, ĝi murdas, detruas kaj disvastigas malamon kaj morton, kiel montras multnombraj ekzemplo en Afriko en Oriento, eks-Jugoslavio, ktp. Jen tiel, kiel mi utopiis...

   Kaj mi ne tion neas, vi ja legis tion en miaj artikoloj, kaj presitaj restas miaj diroj: la realo pri kruelaj agoj fare de naciistoj, kiel mi indikas en tiuj lastaj paragrafoj, konstatebla estas, ankaŭ de vi. Cetere, la utopiemo de miaj ideoj, de mi prezentitaj kun la impeto de 18-jaro (laŭ via diro), ne montriĝas tiel malproksima, ĉar malapero de landlimoj en la Eŭropa Komunumo jam ni palpeblas, dum financa helpo por malriĉaj regionoj kiel signo de solidaro, planado de politiko egalrajta por ĉiuj popoloj pri sano, educado, sociaj kaj politikaj rajtoj, ekologio, ktp. jam estas aplikataj aŭ aplikotaj.

Mi konsideras tiujn progresojn ne triumfoj de iu ajn politiko, sed evidentaj signoj de modernigo forportantaj kadukajn parcelojn de malutila naciismo, ĉar ili nuligas ŝovinismajn rivalecojn kaj egaligas popolajn rajtojn sendistinge de iu ajn el ili. Sed mi diru tuj al vi, ke tiuj paŝoj antaŭen tute ne signifas idealon mian plenumitan, ho tute ne! pri tio permesu al mi hodiaŭ ne paroli. Tio, kion mi intencas diri al vi, estas, tute simple, ke spite al viaj regresemaj ideoj, kaj eĉ al mia utopiemo, la socio evoluas, kaj ĉiutage pecoj de naciismo, en kreskanta malprestiĝo, malaperas kiel ĉifonoj ne plu taŭgaj por vesti ian ajn estonton. Do, se vi akuzis min kiel utopieman por hontigi min, vi eraris, ĉar fierigas min pensi kaj senti tiel: ja la vivo sen certa revemo perdas sian tutan logon.

   Sed, malgraŭ malsamaj kredoj, mi konstatas, ke niu samopinias pri unu sola punkto: via propono, ke ni tute ne perdu nian humurkapablon. Humuron, kaj ne malmultan, oni bezonas por ne perdi la trankvilon, kiam vi asertas "ke la batalo pro la nacia liberigo estas nun rigardata kiel parto de la internacia proleta revolucio".

   Ĉu vi opinias, ke la popolo estas blinda kaj ne vidis tion, kio okazis / okazas, kiam atingas la nacian suverenecon certaj minoritatoj sen socia doktrino, kiel estas via kazo? Tiuj, kiuj laste atingis la povon en Afriko aŭ Eŭropo per perforto, samkiel vi pretendas, ne nur ne donis liberon al siaj respektivaj popoloj, sed terure sklavigis ilin! Cetere ne forgesu, ke vi sestas minoritato (17-20%), kial do vi parolas en la nomo de la tuta vaska popolo? Moderigu vian parolon, kamarado, mi petas vin, kaj ne halucinu nin pri proleta revolucio tute ne ekzistanta! Se vi devus regi hodiaŭ la vaskan popolon, kion vi farus per via perforta naciismo por la vaska popolo?, ĉu nutri ĝin per via "teoria internacia solidaro"? Kiel vi, sen sociaj principoj garantios la liberojn de via popolo? Sendube, por vi popollibero kaj demokratio signifas nenion, ja neniu devas forgesi ke via sistemo ne uzas konvinkon, sed perforton!

   Amiko Joxzemari, malgraŭ ĉio dirita, mi volas kredi je via honesteco kaj opinias, ke nur la lasta parto de via diskurso estas iom pli inteligenta: certe la senĉese ŝanĝiĝanta mondo postulas de vi, la pensemaj homoj de via movado, ŝanĝi vian strategion. Se vi ne volas, ke ĉiu homo, inkluzive de la progresemaj hispanaj laboristoj, vidu en ĉiu stratangulo "sangosoifantajn naciistojn" (laŭ via diro), ŝanĝu vian agadmetodon, montru per la parolo kaj per via agado, ke vi pravas, ke vi ne estas fanatikuloj, ke vi scias dialogi. Kaj mi diras tion al vi ne laŭ niuvelo registara, sed kiel simpla civitano. Vi perfekte scias, ke tio eblas nun. Mia sola konsilo al vi (se vi tion al mi permesas), estas ke vi parolu multe pli pri libero kaj iomete malpli pri etno kaj nacio. Pensu, ke Hispanio estas vera galimatio pri etnoj, kaj enprofundiĝi en la purecon de ĉiuj el ili enkondukus nin al seneliraj solvoj kaj nekontetigaj rezultoj. Gravas libere ĉiam, etno ne transcendas: homo egalas al alia homo, sen distingo de raso, koloro, lingvo aŭ io alia... aŭ ĉu eble vi kredas en la pureco kaj supereco de via raso?

   Joxemari, plaĉe "Kajeroj el la Sudo" akceptos viajn artikolojn, se ili nur staras ekster la kadro de ĉi tiu kvazaŭĉeno senfina de tedaj replikoj kaj kontraŭreplikoj. Private mi respondos al vi ĉiam, se vi tion deziras, kaj malgraŭ mia densa okupiĝo. Sed ne forgesu, ke, kiam temas pri mhomaj liberoj kaj humanismaj ideoj, tiam, efektive, mi ne laciĝas...

Antonio Marco Botella


Kajero 20ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo