ALVOKO EN TIOM MINORA
Tiom flaradi l' floron de la verdo,
ke ties ver' aperas senaroma.
Tiom kontempli l' korpon finavenkon,
ke mi ne scias, ke l' anim' oldiĝis,
kaj ke la kor' ankoraŭ
pli malkrankvile batas.
Tiom plejalten sori
per la impuls' de nia klara pravo,
ke nin la mond' ne vidas de surtere.
Tiom da vortoj... trafaj, jes, kaj tiom
da farendaĵoj
Tiom da futuro
Sed faltas ni kaj nunas
-la dispopolo-:
jamas; amas, hatas;
asketas kaj voluptas;
akuŝas dolorspame kaj naskigas
sen steloj sur la brusto,
sen nimboj de sankteco,
sen fonoj anĝelĥoraj,
sed kun kriĉoj,
kun la gerur' krampita al la ventro,
kun nia haŭto plena de makuloj
placentaj, sinaj, sanga;
ankaŭ mortas:
Homoj!
Nek pli nek malpli.
Komunaj homoj ni -feliĉe, simple-
en interlig' unika:
respektive
esenc' kaj akcidenc' de Poezio-
Poetoj esperantaj, do poetu:
skulptu fajrvorte nian opan memon
-la hodiaŭan-
nuda kaj senkarna,
Sed, antaŭ ĉio, venu al la homo:
demetu la laŭrkronon,
la tonon profesoran,
la senpecon ŝajnan,
forlasu l' empireon
kaj
d
e
s
c
e
n
d
u
al ni
al tiu ĉi viv-morto ĉiutaga
-nia belo
el koro kaj el puro,
el aspro kaj atlaso-,
al kanvaso
de niaj faroj pitaj kaj gigantaj.
Defloru la lirikon karn-ostulan.
(Ne skandu plu rozroson kaj versajlojn.
Ne trivu plu aŭtunon verleneskajn.
Ne fermu plu la sentojn
en la prizonon striktan de la normoj:
formoj
perfektaj dokte, pave, fride, ŝrumpe).
Siropon for!
Elprenu
al ni el vortoj dolĉon kaj acerbon;
el ĉiu verso, svarmon sonorvibran;
por ĉiu senso, kosmon da sensacoj;
por ĉiu kor', kies poemon-veron.
Revenigu
al nia febla vino ĝian ŝaŭmon
-velkas la glasoj, orfaj je bobeloj;
langvoras niaj gorĝoj;
la lipoj splenas,
sopiras,
ve!-
kaj ebriigu nin,
Ekpaŝu ŝlimen:
ekpaŝu al serĉantoj de lilioj,
la vejnojn disfenditaj.
Kaj aliĝu.
Kaj trubaduru sprone mil homaĵojn.
Kaj tegu nian penon per koloroj.
Estas la ĝusta horo por alstrebi
per pleje fajnaj liroj en la nuno
kaj nin kaj nian tempon de ĉerizoj.
Miguel Fernández Martín