Junulara angulo

Junuloj pretaj por la batalo

   Ĉu la gejunuloj ankoraŭ deziras batali? Jes, tian demandon mi starigas al ĉiuj, por ke ĉiuj pripensu serioze. Rilate al aprila numero de "Sennaciulo", la PK. de SAT lanĉas proponon al gejunuloj, por ke ili reorganiziĝu kadre de la SAT-JF, por ke ili varbu en la SAT-vicoj.

   Pro tio mi proponas per ĉi tiu artikoleto kelkajn opiniojn pri juneco kaj politika movado (ja mi ne tre ŝatas vorton.)

   Unue mi devas nepre konsideri, ĉu la genujuloj interesiĝas pri tiaj aferoj kiel senlaboro, militservo, sekso, rasismo, subpremado, ktp. Ĉi tiuj temoj estas aktualaj kaj seriozaj, kaj bonŝance multaj gejunuloj agadas aktive kiam ili batalas kontraŭ la maljusteco kaj subpremado, per pluraj organizoj. Kompreneble mi parolas pri maldekstraj kaj neaŭtoritatemaj movadoj. Ekzemple, en Hispanio ni gejunuloj forte kaj pace batalas kontraŭ la Armeo. Ni konsideras, ke ĝi kaŭzas militojn kaj mizerojn al la homaro (kvankam la politikistoj opinias male). Sekveni proponas rifuzi militservon. Neniel ni deziras rekrutiĝi en la armeaj vicoj de nia lando. Malsubmetiĝemo el la Armeo estas nuna lukto de la hispana junularo, kiu kaŭzas zorgojn al ŝtato.

   Verŝajne la gejunuloj ineresiĝas pri pluraj aferoj (ne tiom da gejunuloj, kiom ni dezirus). Tamen, kiam multaj gejunuloj ne estas en la Esperanta movado i. a. en SAT? Ĉu ili rigardas Esperanton ĝusta ilo por batali? Kial la junaj esperantistoj preferas TEJO-n al SAT-JF?

   La plejmulto en la gejunuloj kiuj interesiĝas pri Esperanto preferas partopreni en pluraj aranĝoj politike "neŭtralaj": vojaĝoj, korespondadoj, kongresoj, renkontiĝoj..., tiuj estas aferoj, kiuj ankaŭ tre plaĉas al mi, sed mi tute ne komprenas, ke Esperanto devas esti neŭtrala, nur lingvo por interkomunikiĝo. Laŭ mia opinio Esperanto havas alian opinion, ĝi devas ebligi socian progreson kaj batali favore la liberecon kaj egalecon de la homaro. Sekve ĝi estas ne nur lingvo aŭ hobio, sed ankaŭ batala rimedo.

   Konsekvence mi ne simpatias kun la organizoj kiel UEA kaj TEJO, ĉar ili nur vidas tiajn eblecojn, laŭ mia vidpunkto, nesufiĉajn. Se la gejunuloj parolantaj Esperanton postulas ŝan.ĝi la nuna socion kaj progresi al homa emancipiĝo, do, ni devas vigle agadi, vivigi SAT-JF, eldoni daŭre gazetojn, ebligi intersanĝojn, kongresi (se tio eblos)... definitive, batali kune, same kiel en la hispana intercivitana milito, kiam alvenis multaj internaciistoj kaj sennaciistoj por batali por la revolucio kaj forpeli la faŝismon. Tial mi demandas min: kion devas diri la gejunuloj pri la tragika milito en eks-Jugoslavio? Kial la afrikanoj daŭre suferas militojn kaj mizerojn? Ĉu la germanaj "aŭtonomuloj" sukcesos batali kontraŭ la novnaziistoj? Kio okazas pri Latin-Ameriko?

   Mi scias, ke la gejunuloj ja havas siajn opiniojn pri tiuj aferoj. Pro tio ĉiu el ni devas diskonigi tiajn demandojn kaj kons cii pri la justaj respondoj.

   Konklude mi pensas, ke la gejunuloj ankoraŭ povas montri siajn proprajn pensojn, kaj sekve, ni povas batali kontraŭ la maljusteco. Ni mem konas jam historiajn spertojn: Nikarakvan revolucion je 1979, Hispanan revolucion je 1936-39, Parizan ribelon 1968... Ne timu, juna amiko, la Revolucio EBLAS!

Jorge Alcañiz

*****


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 19ª ~ En pdf (paĝo 19ª).