Asocio

La ĝenerala asembleo de HALE

Hundo HALEa    La sufiĉe malfrua kunvoko de la ĉi-jara Asembleo donis kiel rezulton la absolutan neeblon kunordigi ĉiujn elementojn por efektivigi ĝin kadre de la Ĝenerala Kunsido de HEF en Valencio, kiel ni laŭstatute devas plenumi.

   La demisio de la Kasisto kaj de ambaŭ Redaktoroj de nia bulteno "Kajeroj el la Sudo", la neĉeesto en la konvenejo de Valencio de la Seviljaj estraranoj, kune kun diversaj gravaj neglektoj, kreis profundan krizon en la Asocio, tiel danĝeran, ke ĝi serioze minacas eĉ la ekziston mem de HALE. Antaŭ tia situacio, la iama prezidanto-fondinto de HALE, kdo Bernabéi, improvizis planon konsistantan en propono por renovigo de la estraro. Tiucele, li profitis sian restadon en Valencio por konsulti la plej aktivajn HALE-anojn, kies rezulto ebligas al li proponi al nia membraro jenan novan estraron:

Prezidanto: Martín Bustín Benito, el Alikanto.
Vicprezidanto: Manuel López Hernández, el Seviljo.
Sekretario: Jesús de las Heras Jiménez, el Murcio.
Kasisto: Nicolás Gil Carballo, el León.
Junulfako: Jorge Moragues Penella, el Valencio.

   La ĝisnunaj Redaktoroj, Miguel Fernández Martin kaj Antonio Marco Botella, el Madrido kaj Zaragozo, respektive, akceptis daŭrigi la redaktoran taskon unu plian jaron, tio estas ĝis la Ĝenerala Kunsido okazonta en Malago en 1994.

   Preskaŭ ĉiuj ĉi-supre proponitaj k-doj jam akceptis la koncernajn postenojn, kaj ni esperas, ke ankaŭ la ceteraj konsultotaj akceptos la siajn kiel pruvon de bonvolo por rapida solvo de la Asocia krizo.

Eventualaj sugestoj aŭ petoj estos ĉiam bonvenaj.

   Ni dankas ĉiujn niajn k-dojn pro ties kunlaboremo.

José María Bernabéu


Kajero 19ª ~ En PDF (paĝo 5ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo