Beletro

Rezŭltoj de la Belartaj Konkursoj:

Iberoj akaparas premiojn!

Poezio:

1ª Premio: Georgo Kamaĉo (Hispanio) pro Monologo kun Mediteraneo.
2ª Premio: Miguel Fernández (Hispanio) pro Iama am' aŭ sonĝo ĉiunokta.
3ª Premio: Gonçalo Neves (Portugalio) pro Metropulo.
Honora mencio: Gonçalo Neves (Portugalio) pro Lavistino fonta kaj Miguel Fernández pro Poeto.
Partoprenis 57 verkoj de 20 aŭtoroj el 19 landoj.

Prozo:
1ª Premio: Miguel Fernández (Hispanio) pro Ek al barikadoj!
2ª Premio: Liven Dek (Hispanio) pro Semo.
3ª Premio: Gonçalo Neves (Portugalio) pro Jozefo.
Honora mencio: Miguel Fernández pro Esence persence.
Partoprenis 25 verkoj de 13 aŭgoroj el 19 landoj.

Teatraĵo:
1ª Premio: ne aliĝita.
2ª Premio: Sten Johansson (Svedio) pro Savboato.
3ª Premio: Stefan McGill (Hungario) pro Konvena rezulto.
Honora mencio: Abel Montagut (Katalunio) pro Don Kiĥoto eksterlande kaj Sten Johansson pro Heliko aŭ podia diskuto pri la lingva evoluo de esperanto .
Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj.

Eseo:
Premio Luigi Minaja: ne aliĝita.
Honora mencio: Waldek Pastuszka (Polio) pro Problemoj kaj eblecoj de ŝaradtaska kreado en esperanta lingvo.
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

Premio An-okin pri kanto: Flavio Fonseca (Brazilo) pro Babelturo kaj Miguel Fernández, teksto, kaj Pedro Vilarroig, muziko (Hispanio) pro la kantoj Amemo kaj Tarde.
Partoprenis 9 kantoj de 5 aŭtoraj duopoj el 5 landoj

Premio de talento: ne aljuĝita.

Premio Infanlibro de la jaro 1992: Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj de Rudyard Kipling; tradukita el la angla de Wuter F. Pilger. Eldonita de Vulpo-Libroj, Lelystad (Nederlando).
Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj.

Fotografio kaj vidbendo: Anoncotaj en la Solena Fermo.


Kajero 19ª ~ En PDF (paĝo 18ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo