Nekrologo

Forpasis Amador Díaz

   Kun vera bedaŭro ni sciiĝis pri la forpaso de nia kamarado kaj amiko Amador Diaz Eleizalde, okazinta la 6-an de marto 1993, viktimo de apopleksio. Aktiva esperantista loĝanta en Anglio, kunlaboranto de nia revuo per multnombraj artikoloj, el kiuj la lasta titolita "Aŭguro por 1a baldaŭ komenciĝonta jarcento" aperas en ĉi tiu numero mem, Amador estis unu el la plej interesaj dialogantoj kiujn mi konis lastatempe, ne nur ĉar amikema, sed ankaŭ ĉar li sciis aŭskulti kaj ĉiam estis sufiĉe bone dokumentita pri multaj problemoj sociaj kaj politikaj okazantaj aŭ okazintaj en la mondo.

    Filo de elstara vaska esperantista pioniro, li sekvis fidele la paŝojn de sia patro kaj tre aktivis en nia Movado. Serene, li multe amis Vaskolandon kaj Hispanion, kaj estis escepta atestanto pri historiaj eventoj de la hispanaj intercivitanaj milito kaj postmilito, kiam la protagonistoj movis la fadenojn de la politiko tra Londono, kie li loĝis, kio ebligis lin kontakti kun eminentaj homoj ĉefrolantaj en la hispana dramo dum 1936-1939.

    La Esperanta Movado en Anglio sendube perdas gravan aktivanton. Malaperis grava kunlaboranto de "KAJEROJ" kaj ankaŭ de "Sennaciulo". Mi perdas esperantistan kamaradon kaj amikon, kun kiu mi plezure konversaciis, kiam ni renkontigis en Esperantaj Kongresoj. Mi ĉiam rememoras lin kun la nostalgio pro persono estimata, kiu ĉiam havis preta diron agrablan kaj temon interesan.

    Al lia vidvino, Muriel, kiun mi malfeliĉe ne konis,"KAJEROJ" kaj mi persone sendas nian sinceran kondolencon.

A. Marco


Kajero 18ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo